Sándor Petőfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Petőfi
Persona informo
Petőfi Sándor
Naskonomo Alexander Petrovič
Naskiĝo 1-an de januaro 1823 (1823-01-01)
en Kiskőrös
Morto 31-an de julio 1849 (1849-07-31) (26-jaraĝa)
en Albești (Sighișoara)
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo sen valoro vd
Religio luteranismo vd
Etno hungaroj vd
Lingvoj anglafrancagermanahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Fasori Gimnázium • Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Pápai Református Kollegium vd
Partio Opposition Party vd
Subskribo Sándor Petőfi
Familio
Patrino Mária Hrúzová vd
Gefratoj István Petőfi vd
Edz(in)o Júlia Szendrey vd
Infanoj Zoltán Petőfi vd
Profesio
Alia nomo Rónai Sándor • Andor deák vd
Okupo poeto • tradukistoaktoroverkisto vd
Verkado
Verkoj Q466479 ❦
Q784741 ❦
Johano la Brava ❦
Q784950 ❦
Nemzeti dal vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor PETŐFI [ŜANdor PEtefi], ankaŭ konata kiel Aleksandro Petöfi, (naskiĝis la 1-an de januaro 1823 aŭ la 31-an de decembro 1822, mortis la 31-an de julio 1849?) estis la pseŭdonimo de Sándor PETROVICS, hungara nacia heroo kaj poeto.

La familio[redakti | redakti fonton]

Patro de Petőfi estis slavodevena nobelo Stefano Petrovics [petroviĉ], kiu naskiĝis en Kartal, laŭprofesie estis buĉisto.[1] Li ĉiam konfesis sin hungaro kaj luterano.

La patrino estis slovaka servistino Maria Hrúz devenanta el Turóc. Post la geedziĝo ili loĝis en Szabadszállás, ekde 1821 en Kiskőrös. Tie naskiĝis la poeto.

La gepatroj. Pentraĵo de Orlai Petrich Soma

En 1825 naskiĝis pli juna frato István Petőfi, kiun ĉiuj hungaroj konas, ja Sándor Petőfi dediĉis tre konatan poemon al li: Al mia frato István.

La naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Matrikulo pri Petőfi

La naskiĝo (la unua nasko de la patrino) okazis dum noktomezo. Pruvo: laŭ la rememoroj post la naskiĝo iu tuj iris al la najbaro por peti ion kaj dumvoje vidis la preteririntan urbetogardiston. Ties tasko estis ekzemple ĝuste dum noktomezo ĉirkaŭrigardi.

En la tiutempe latina matrikulo skribiĝis: Petrovics Alexander. Poste la familio translokiĝis en la proksima Kiskunfélegyháza, kiun Petőfi konfesis sia naskiĝurbo. Ankaŭ nun ambaŭ urboj rivaladas pro tio. La unusola pli juna frato István (=Stefano) naskiĝis en 1825.

Lernejaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La unusola prafoto pri Petőfi

Petőfi frekventis lernejojn en 9 lokoj, komence en Kiskunfélegyháza ekde 1828, poste en Kecskemét kaj Szabadszállás. Frue li konatiĝis kun la latina lingvo. Inter 1831–33 li elstare lernis en Sárszentlőrinc, poste 2 jarojn en Pest, kie li lernis ankaŭ la germanan lingvon. Unu jaron li estis ĉe Deák-placa gimnazio evangelia, la duan ĉe la piaristoj. Inter 1835–38 li frekventis en Aszód, kie li debutis, kiel poeto.

Fragmento el lia rememoro: (iom arkaike)

Citaĵo
  „Aszód! Nur unufoje vi devus awdi tiun vorton de mi, vi tuj divenus, ke mi lernis tie 3 jarojn, pli precize mi frekventis la lernejon. Ho, kiaj okazintorichaj 3 jaroj!

1. Tie mi komencis fabrikadi poemojn.

2. Tie mi estis unuafoje enamighinta.

3. Tie mi unuafoje volis aktorighi. La poemverkado estis rezulto de la amoro. Rezulto de volo por esti aktoro ne gravas, sed gravegas la sekvoj. Tio estas kurioza kaj trista." 
 

Poste en 1838 li lernadis en Selmecbánya, kie li multe lernis pri poezio, dume la patro bankrotiĝis, sekve li ne povis plu financi la lernadon. Lia debuta poemo aperis en Athenaeum (revuo).

La migradaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Petőfi adiaŭas de la naskiĝdomo (pentraĵo de Munkácsy Mihály

Li perpiede iris al Pest, kie li servis en Nacia Teatro (Budapeŝto). Tiutempe tio estis ago por la hungara lingvo, ĉar tiam la germana kaj la latina lingvoj estis oficialaj. Lia patro hejmenvenigis lin kaj sendis al parencoj en Ostffyasszonyfa. Tie li komencis amindumadi al riĉulino (kiu ne estis bona ideo), sekve en 1839 li soldatiĝis en Sopron. Li multe suferis, ĉar li estis malalta kaj tre maldika viro. En Graz li malsaniĝis, poste en Zagrebo li ricevis tifon. Tial li eksiĝis el la armeo.

En 1841 li revenis en Sopron, poste hejmenvenis al Dunavecse. La gepatroj volis, ke la filo daŭrigu profesion de la patro, tamen li denove elektis la aktoradon kaj pasigis 3 monatojn ĉe migra teatro. Aŭtune abrupte li denove iĝis lernanto en Pápa, kie li lernis ankaŭ la francan lingvon. Posttagmeze li instruis iun kaj kopiis tekstojn. El tio li vivtenis sin. Tie li konatiĝis kun Mór Jókai kaj Soma Orlai Petrich. En 1842 aperis lia debuta poemo en revuo Athenaeum. La surskribo estis Petrovics Sándor, sed la sekva poemo jam aperis kun surskribo Petőfi Sándor. Spite la sukcesojn li jam triafoje iĝis aktoro en nova migra teatro. En 1843 li aktoradis en Fehérvár kaj en Kecskemét, kie la teatro bankrotiĝis. Tiutempe li konatiĝis kun fama aktoro Gábor Egressy. Li ne povis aniĝi en teatroj de Pest kaj Pozsony, sekve li estis helpĵurnalisto. Lia mizero disfamiĝis, tial li ricevis de helpemuloj tradukajn laborojn kaj en Pozsony li manuskripte kopiis parlamentajn novaĵojn. Ili estis sukcesaj. Tio estis lia vera unua salajro.

La verkado ne ĉesis, Petőfi faris novan stilon en la poezio, tio estis la popoleca stilo. La hungaraj infanoj jam en la infanĝardeno konatiĝas pri liaj mallongaj poemoj. En la 1840-aj jaroj Béni Egressy komponis muzikojn al la plej konataj poemoj de Petőfi.

La sekva urbo estis Debrecen, pri kio li tiel remenoris: "Ho, Debrecen… mi multe suferis en Vi!". Li denove mizeriĝis, iomete aktoradis. Tie li verkis Johano la Brava, dume li ne povis hejtadi la ĉambron. La unusola varmo estis la pipo, per kio li varmigis siajn manojn. Lia samklasano el Pápa apogis lin. En 1844 li hejmenvenis kelkajn monatojn al Dunavecse, kie li verkis poemojn precipe pri la familio. Li jam estis fama poeto kaj havis postenon en revuo. Tiam aperis A helység kalapácsa (=La Martelulo de la vilaĝo) kaj János vitéz (=Johano la Brava). Dume li ofte amindumis al diversaj fraŭlinoj, ekzemple al aktorino Kornélia Prielle.

Abrupte li komencis migradi en Supra Hungarujo printempe de 1845 3 monatojn el Pest tra Aszód, Miskolc al Kassa. Survoje li vizitis urbojn Eperjes, Késmárk, Igló, Rozsnyó, Rimaszombat, Losonc. En Eperjes li pasis monaton kun poetoj Mihály Tompa kaj Frederiko Kerényi. Li ŝatis viziti la iamajn fortikaĵojn (Somoskő, Nógrád). Fine li revenis al Pest tra Balassagyarmat kaj Vác. Poste li verkis historian dramon Tigris és hiéna (=tigro kaj hieno).

Grafikaĵo de Petőfi pri János Arany

La Societo de Dekopo kaj la geedziĝo[redakti | redakti fonton]

Printempe de 1846 li fondis amikan rondon Dekopo, kie li kolektis siajn literaturajn amikojn, ekzemple Mór Jókai, Kolomano Lisznyai Damó kaj Mikaelo Tompa. Ili kune fiaskis eldoni novan revuon.

Septembre en balo de Nagykároly li konatiĝis kun Júlia Szendrey [sendrei], poste li vizitis ŝian familion en Erdőd. Dufoje okazis fiaska svatiĝo, ĉar la riĉa patro malaprezis la poeton.

En 1847 nova talenta poeto János Arany aperis inter la poetoj. Petőfi tuj skribis al li poemecan leteron. Sekve granda amikiĝo naskiĝis inter ili. En la sama jaro volumo aperis: Ĉiuj poemoj de Sándor Petőfi, kiu furore elĉerpiĝis. La komenca strofo estis:

La amo kaj liber':
plej karaj sur la ter'!
Mi por mia am' oferas
vivoflamon,
mi por la liber' oferas
mian amon.
(Traduko de Kolomano Kalocsay)

Szendrey Júlia

En tiu jaro la poeto denove rondvojaĝis en Supra Hungarujo, vizitinte urbojn Beregszász, Munkács kaj Ungvár.

La geedziĝo kun Júlia Szendrey okazis en 1847 sen partopreno de la patro Ignác Szendrey. Grafo Sándor Teleki (unusola grafa amiko de Petőfi) invitis ilin en Koltó por pasigi la mielmonatojn. Estas historio pri konatiĝo de Petőfi kaj Teleki. En societo okazis la jena:

Citaĵo
 "Petőfi: - Vi estas la unua vivanta grafo, kun kiu mi manpremas!

Teleki: - Ĉu vi manpremis jam mortintan grafon?

Ambaŭ ekridis." 

En Koltó li verkis ankaŭ imponajn poemojn, ekzemple Fine de septembro. Poste ili vizitis en Nagyszalonta Arany-on, fine ili komencis loĝi en Pest.

Revolucio[redakti | redakti fonton]

En marto de 1848 jam en Vieno okazis revolucio, sekve la 14-an de marto amika rondo de Petőfi decidis, ke en la sekva tago ili faros revolucion. Fakte ili frumatene kolektiĝis en kafejo Pilvax (ankaŭ nun funkcianta restoracio en Budapeŝto). Ili kune verkis la 12 postulatojn, krome Petőfi verkis sian plej faman poemon Nacia Kanto-n aŭ ankaŭ tiel konatan Ek! Hungaro. Ili varbis junulojn en la universitato, kune ili iris al la Hungara Nacia Muzeo, kie ili deklaris la menciitan poemon kaj la postulatojn. La poemo havis refrenon, kiun la amaso tuj eklernis kaj ili jam kune deklaris:

Petőfi deklamas ĉe la Nacia Muzeo - desegnaĵo (la hungaroj false kredas, ke Petőfi tie deklamis)

Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!
(Traduko de Kolomano Kalocsay)

Poste ili iris al presejo, kie la poemo kaj la postulato tuj presiĝis, kiel la unua LIBERA (nekontrolita) presaĵo. Dume la amaso daŭre pligrandiĝis. Posttagmeze ili kunvenis antaŭ la urbodomo, poste li iris al Buda por liberigi politikan arestiton Mihály Táncsics. La tago finiĝis en la Nacia Teatro, kie okazis solena prezentado. Resume ili faris sensangan revolucion. Tiun la hungaroj aprezas alte, sed tiutempe la ĉefurbo estis en Pozsony.

En junio la poeto havis fiaskon: li ne sukcesis esti deputito en Szabadszállás. La 15-an de decembro Patőfi patriĝis, naskiĝis unusola filo Zoltán Petőfi. Spite tion li denove iĝis soldato en armeo de Jozefo Bem. La armeestro kaj la poeto interakorde estimis unu la alian. Printempe de 1849 abrupte mortis gepatroj de Petőfi.

La duba morto[redakti | redakti fonton]

Oficiale Petőfi mortis dum rifuĝo el batalkampo de Segesvár. Rusa oficiro rememoris: Mi vidis hungaran kadavron ĉe puto, kiu ekinteresis min, ĉar apude paperoj troviĝis. Se tio estas vera, la konstanta malriĉeco helpis la morton. Iam Jozefo Bem donacis al la poeto ĉevalon, kiun li uzis multe, tamen li vendis ĝin por akiri monon. Rajdanta li rapide estus foririnta. La edzino poste longe serĉis lin. Fine ŝi denove elektis novan edzon. Tio forte skuis la publikon, inter ili Johanon Arany, kiu eĉ verkis poemon pri tio. Komence de la socialismo denove okazis arkeologa serĉado sen rezulto. Nuntempe etendiĝis nova starpunkto. Laŭ tio Petőfi iĝis militkaptito de rusoj kaj li mortis en Siberio.

En 1988 rezulte la pli fruajn arkivajn esplorojn hungara grupo trovis ostojn de la supozata Petőfi en Barguzin. Hungara Scienca Akademio deklaris ĝin nevera. En 2015 ĉinaj sciencistoj konstatis, ke DNS-oj de familianoj de Petőfi kaj la trovitaj ostoj en Barguzin estas identaj en 99,9 %. [1] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine

Kovrilpaĝo de Sándor Petőfi:Libero kaj amo; trad: Kálmán Kalocsay; eld: Corvina 1970

Listo de pli gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A helység kalapácsa (1844) (La Martelulo de la vilaĝo) - komika eposo
  • János vitéz (1845) (Johano la Brava), en 1904 Pongrác Kacsóh komponis opereton el la poemo
  • Az apostol (1848) (La Apostolo)
  • Nemzeti dal (13-a de marto 1848) (Nacia kanto) - revolucia poemo

Famaj verkoj tradukitaj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La avo / El la hungara originalo trad. László Somlai. - Purmerend : Muusses, 1937. - 31 p. - (Muusses Esperanto Biblioteko ; 8)

Citaĵo
 Petöfi, la plej konata hungara poeto, estas speciale fama pro siaj poemoj. La avo estas unue tre simpla servisto sur la kamparo, poste bientulo (sic) mem. Li rakontas sian vivon. dum kiu li multe suferis en sia juneco pro la ĵaluzo kaj la ĉikanoj de l’ filo de sia mastro. La novelo temas amon dum ava tempo; tro dolca, tro malmulte impuls-energia. — La traduko estas tre bona. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n150 (jan 1938)

Hungara poemaro II : (Petőfi kajero) / esperantigis R. Fiedler, A. de Marich kaj Rudolfo Rajczy. - Budapest : Nagy, 1907. - 8 p. (Esperanta Universala Biblioteko ; 4)

Johano la Brava / El la hungara: Kálmán Kalocsay. - 2. eld. - Budapest: Literatura Mondo, 1948. - 65 p. Originala titolo: János vitéz

Johano la Brava : bildrakonto / adapt. de poemfabelo de Sándor Petőfi. El la hungara trad. Kálmán Kalocsay. Bildoj laŭ freskoj de Béla Sándor. Proza teksto de Ada Csiszár. - Budapest, 1997. - 37 folioj : multaj ilustr. Originala titolo: János vitéz

Johano la Brava : popolfabelo en versoj / El la hungara originalo: K. de Kalocsay. [La ilustr. kreis Almos Jaschik]. - Budapest: Literatura Mondo, 1923. - 84 p. : ilustr. Originala titolo: János vitéz

Libero kaj Amo : poemoj elektitaj / Sándor Petőfi. Trad.: Kálmán Kalocsay. - Budapest: Corvina, 1970. - 260 p.

Memorigiloj pri Petőfi[redakti | redakti fonton]

Petőfi en Bankbileto
La plej konata skulptaĵo pri Petőfi troviĝas en Budapeŝto ĉe bordo de Danubo
Skulptaĵo pri Petőfi en Makó
flago Lando komunumo en
Hungario Hungario Baja 1984 bronzo
Hungario Hungario Budapeŝto 1882 bronzo
Hungario Hungario Detk 1999
Hungario Hungario Eger
Hungario Hungario Gödöllő 1955 bronzo
Hungario Hungario Kisdobsza bronzo
Hungario Hungario Kiskőrös 1861 ŝtono
Hungario Hungario Kiskunfélegyháza 1916
Hungario Hungario Kisláng 1949
Hungario Hungario Maglód 1948
Hungario Hungario Makó 1954 bronzo
Hungario Hungario Miskolc 1951
Hungario Hungario Pápa 1973
Hungario Hungario Patapoklosi
Hungario Hungario Szeged 1930
Ukrainio Ukrainio Berehove 1991 bronzo
Ukrainio Ukrainio Uĵhorod 1990
Serbio Serbio Kupusina 2006 bronzo
Rumanio Rumanio Miercurea-Ciuc/Csíkszereda 1973
Rumanio Rumanio Târgu Mureş 2000
Slovakio Slovakio Bratislava
Slovakio Slovakio Búč 1998
Slovakio Slovakio Rimavská Sobota
Pollando Pollando Tarnów
Popola Respubliko Ĉinio Ĉinio Pekino 2003
Popola Respubliko Ĉinio Ĉinio Ŝanhajo 2007
  • memortabuloj pri Petőfi:
flago Lando komunumo en
Ukrainio Ukrainio Badalovo 1938
Ukrainio Ukrainio Berehove 1987
Hungario Hungario Budapeŝto 1890
Hungario Hungario Maglód 1991
Ukrainio Ukrainio Mukaĉevo
Ukrainio Ukrainio Uĵhorod
Aŭstrio Aŭstrio Winden am See 2009

Vikipedia statistiko[redakti | redakti fonton]

En Vikipedio la serĉilo trovis 3200 trafojn [2] je la 8-a horo en la 21-an de februaro 2017.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio Arkivigite je 2014-11-01 per la retarkivo Wayback Machine de Petri Liukkonen (author) kaj Ari Pesonen en Kirjasto. angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.