Nacia Teatro (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nacia Teatro en Budapeŝto estas la plej grava teatro en la ĉefurbo havanta 4 epokojn en diversaj konstruaĵoj.

Teatro Hungara de Pest en 1837

La unua teatro[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento la teatroj estis germanlingvaj, sed sporade estis ankaŭ hungarlingvaj migraj teatroj. Komence de la 19-a jarcento oni multe decidis fondi hungaran nacian teatron. Tiu pretiĝis en 1837 ekster de la tiama urbomuro de Pest. La debuta prezentaĵo estis verko de Mihály Vörösmarty. La tiama Teatro Magyar ŝanĝis nomon al Nacia Teatro en 1840, la unua direktoro estis Zsigmond Szentpétery. En la 15-an de marto 1848 okazis solena prezentado honore al la revolucio. La klasikisma teatro pligrandiĝis en 1875 kaj funkciis ĝis 1908. La konstruaĵo malkonstruiĝis en 1914.

La dua teatro[redakti | redakti fonton]

La dua Nacia Teatro
La sama teatro (Popolteatro) en 1877

En 1908 la teatro ŝanĝis lokon al la tiam funkcianta teatro "Popolteatro" (en la nuna Placo Blaha Lujza), kie daŭre funkciis ĝis 1964. Tiam pro konstruado de metroo oni malkonstruis ankaŭ tiu ĉi teatron.

La tria teatro[redakti | redakti fonton]

La tria Nacia Teatro

La Nacia Teatro denove ŝanĝis lokojn unue al nuntempa Teatro Thália (Budapeŝto) inter 1964-1966, poste al la tiama Teatro Magyar. Oni planis tre longe novan teatron, komence en urba parko, poste en urbocentro, fine pro politika premo laŭ maldekstra bordo de Danubo. Grupo de geaktoroj enuis la mizeran staton en provizoraj lokoj, tial ili fondis Teatron Katona József.

La kvara teatro[redakti | redakti fonton]

La nuntempa Nacia Teatro

La kvara Nacia Teatro funkcias ekde 2001. Ĝi troviĝas laŭ la Danubo. Kelkaj opinias, ke la teatro simbolizas ŝipon. En 2005 apude Palaco de Artoj konstruiĝis.

La teatro kune kun la apuda subĉiela teatro havas 20 844 kvadratmetrojn. En la konstruaĵo centre estas la preskaŭronda sidlokaro (619 sidlokoj). Apud la konstruaĵo estas ankaŭ memorparko kune kun skulptaĵoj de hungaraj aktoroj. Tie estas ankaŭ subĉiela teatro kaj labirinto el heĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]