Irma Rotter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irma Rotter
Irma Rotter
Irma Rotter
Persona informo
Naskonomo Rotter Irma
Naskiĝo 1841
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 16-an de aprilo 1913
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Mortokialo cerba sangado
Okupo
Okupo baleta dancisto
vdr

Irma Rotter, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rotter Irma estis hungara baletisto, de:primaballerina. Ŝia persona nomvarianto estis Mari, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Peterdy Lajosné.

Irma Rotter

Irma Rotter[1] naskiĝis en 1841 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), ŝi mortis la 16-an de aprilo 1913 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Irma Rotter prezentis sukcesan dancon jam en sia aĝo 6 en sia naskiĝurbo, iom poste ŝi estis edukita en baleta branĉo de Nacia Teatro de Pest. Ŝia majstro estis Federico Campilli. Ŝi debutis en la teatro en 1856. Inter 1865-1869 ŝi dancis en Vieno, poste ŝi revenis al la Nacia Teatro, kie ŝi adiaŭis de la scenejo en 1879. Ŝi edziniĝis en 1885.

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Adolphe Adam–Frederico Campilli: Giselle – titolrolo; Myrtha
  • Daniel-François-Esprit Auber: La mutulino de Portici – Fenella
  • Léo Delibes: Sylvia – titolrolo
  • Léo Delibes–Frederico Campilli: Coppélia – Swanilda
  • Franz Doppler-Frederico Campilli: A szerelmes ördög
  • Jean Schneitzhoeffer: A szilfid – Effie
  • Matthias Strebinger–Pasquale Borri: Farsangi kalandok – Fifine
  • Giuseppe Verdi–Frederico Campilli: Les vêpres siciliennes – Printempo
  • Frederico Campilli: Peregrina – blanka perlo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]