Lajos Kilányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Kilányi
Persona informo
Naskiĝo la 17-an de marto 1819
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 22-an de aprilo 1861
en Aŭstrio Ottakring (Aŭstra Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo baleta dancisto • danca instruisto • koreografo • dancisto • baleta majstro
vdr

Lajos Kilányi [lajoŝ kilAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kilányi Lajos estis hungara baletisto, koreografo, baletmajstro. Lia edzino estis Teréz Papp.

Lajos Kilányi[1] naskiĝis en la 17-an de marto 1819 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 22-an de aprilo 1861 en Ottakring (Aŭstra Imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kilányi post la maturiĝo studis medicinon, sed li preferis la baleton kaj li ricevis baletlecionojn. Li estis baletisto en Germana Teatro (Pest) ekde 1842. Li edziĝis kaj la geedza paro kun alia baletisto formis baletan trupeton en 1846 kaj ili prezentis baletojn ne nur en la lando, sed ankaŭ en Vieno, Berlino, Parizo, Londono. Dum la hungara revolucio de 1848 li prezentis 2 naciajn baletojn en Nacia Teatro (Pest). En 1850 li ricevis pliajn baletajn lecionojn de en:Arthur Saint-Léon, poste kun la edzino ili denove turneis. Baldaŭ Kilányi estis baletmajstro en pluraj lokoj, ekde 1857 ĝismorte en en:Theater in der Josefstadt.

Liaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Sobri der ungarische Räuberhauptmann (1847)
  • Pierrot als Indianer (1859?)
  • Die beiden Fassbinder
  • Katharina die Banditenbraut
  • Coralla des Fischermädchen
  • Lucifer, a zöld ördög (1846, 1848)
  • Sobri, vagy parasztlakodalom a Bakonyban
  • Csata Fehértemplomnál

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • A körmagyar (1845)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]