Károly Eperjes
El Vikipedio
Károly EPERJES [kAroj eperjeŝ], hungare Eperjes Károly, Esperante Karolo Eperjes estas elstara hungara aktoro.
Károly Eperjes naskiĝis la 17-an de februaro 1954 en Hegykő.
Biografio [redakti]
Károly Eperjes finis sian studadon ĉe la aktora ĉeflernejo en Budapeŝto. Poste li debutis en 1980 en Kaposvár. En la sekva jaro li jam apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto); baldaŭe li aliĝis al diversaj ĉefurbaj teatroj. Li ricevis premion Kossuth en 1999, nur unu inter pluraj.
Roloj (selekto) [redakti]
- 48 filmoj inter 1982-2012, ekzemple Hyppolit, 1999; A Hídember (La pontohomo), 2002; Rokonok (Parencoj), 2006; Tüskevár, 2009
- 11 televiziaj filmoj inter 1984-2010, ekzemple A nagymama (La avino), 1986
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Friedrich Dürrenmatt: Vizito de la maljunulino; Arthur Miller: Rigardo el la ponto