Ede Reményi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ede REMÉNYI (pron. Reme'nji Ede) (1829 Miskolc - 15-a de majo 1898, Nov-Jorko) estis hungara violonisto.

Oni jam frue ekkonis lian muzikan kapablon, li lernis en Vieno, en la 1840-aj jaroj jam koncertis en Pest. Li servis en la hungara liberecbatalo de 1848 kiel helpoficiro kaj violonludisto de Artúr Görgey. Post la malvenko de la liberecbatalo en 1849 (malarado en Világos) emigris, koncertis en Parizo, Londono. Reĝino Viktoria donis al li la ordenon de la "korta virtuozo". Li ricevis en 1860 amnestion kaj tiel hejmenvenis. Li iniciatis skulpturon por Sándor Petőfi kaj preskaŭ li mem kolektis la monon per violonaj koncertoj. Li estis en 1870-71 la unua violonisto, koncertmajstro de la Hungara Nacia Teatro. Li tranlokiĝis en 1872 al Parizo. Li faris grandajn koncertajn rundvojaĝojn tra Eŭropo kaj Usono. Li mortis en Nov-Jorko sur la majstra starejo (tiu konstruaĵo, sur kiu staras la koncertmajstro), kun violono enmane.