Mono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Por aliaj signifoj de la vorto "Mono", vidu je Mono (apartigilo).

Mono estas ĉiu ajn aktivo, ĝenerale akceptata por pago por varo/servo aŭ por repago de ŝuldo. Aspekto de ĝeneraleco de akceptado estas tre grava: uzata aktivo devas esti akceptata de ĉiuj subjektoj.

Funkcioj de mono[redakti | redakti fonton]

1. Rimedo de interŝanĝo
Diversaj subjektoj havas malsamajn varojn. Se ili volas interŝanĝi, ili tamen povas bazigi iliajn rilatojn sur natura interŝanĝo, sed tia-ĉi metodo ne estas utila kaj ofte simple ne funkcias, ĉar oni ne kapablas difini proporcion, je kiu oni interŝanĝas varojn.

2. Kalkulanta unito
Tia-ĉi funkcio ebligis nin ekspliki prezojn de varoj, servoj, ŝuldoj, kreditoj, ktp. Prezo ebligas nin kompari valorojn de malsamaj varoj aŭ servoj. Do, valoroj de varoj, servoj, ŝuldoj kaj kreditoj povas esti kalkulitaj pere de mono.

3. Konservilo de valoro
Una el eblecoj de uzo de mono estas tenado de mono forme de monŝparaĵoj. Se ni havas monon kaj ne aĉetas varojn, ni tamen havas likvideblan monon.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Esperantismo kaj mono
Denaro
Kvanta teorio de mono
Monero
Devizo
Valuto
Negativa mono
Financa merkato
Mona iluzio
Latina monera unio
Poŝmono

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tempobanko

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri mono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas. 
  • Citaĵo
     Amo estas forta, sed mono pli forta. 
  • Citaĵo
     Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo. 
  • Citaĵo
     Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. 

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]