Negativa mono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Silvio Gesell, la inventisto de la negativa mono

Negativa mono estas monsimila valorpapero por interŝanĝo de varo aŭ laboro, kiu estas ŝarĝita kun negativa interezo en kazo, ke oni ne rapide recirkuligas ĝin. La principo de la negativa mono estis kreita fine de la 19-a jarcento de Silvio Gesell, kiel reago al la financa krizo, dum kiu li perdis grandan parton de sia havaĵo.

Baza tezo[redakti | redakti fonton]

La nuna mondo estas tia ke mono povas kreski, eĉ daŭre kaj rapide. Sed se io kreskas ĉiam, do la situacio estas malnatura. En la naturo ĉio naskiĝas, kreskas, mortas, renaskiĝas kaj refoje plu. Se estus alie, do iu afero daŭre kreskante sufokus la ceterajn. Nuntempe tio precipe pravas kaj vidiĝas en la problemoj ligitaj al ŝuldoj de Tria mondo, kun kelkaj elstare efektaj kazoj kiel tiu de Argentino.

La uzuristoj sciis delonge, ke interezoj detruas socion, kaŭzante terurajn konsekvencojn ankaŭ por ili mem. Tial de multaj jaroj ekzistis t.n. “sankta jaro”: ĉiuj interezoj kaj ŝuldoj estis pardonitaj unu fojon en sep jaroj. Tiel estis limigata la malutilo kaŭzata al la ekonomio per la uzuraj interezoj.

Sed pli efike estus malestigi la monuzuron mem, kiel bazan difekton de la financa sistemo. Tial Silvio Gesell [silvio gezel], nelaŭmerite forgesita geniulo pri ekonomiko, elpensis negativan monon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1890 Gesell enkonceptigis la ideon de t.n. “natura ekonomia ordo”, ĉe kiu, malkiel ĉe la nuna malnatura ordo, la mono estas pagata ŝtata servo. Anstataŭ pagi interezojn al bankestroj, homoj devus pagi ioman sumon al la ŝtato (aŭ al la urbo) por la rajto konservi monon. Haltas kresko de interezoj, malaperas inflacio, mono ĉesas “kuregigi” la ekonomion, malnecesiĝas la propagando pri konsumemo kaj, kio plej gravas ekologie, malgrandiĝas homdevena ŝarĝo sur la naturo. La homoj ekvivas ĉe la kondiĉoj de la natura ekonomio.

Oni nomas tian monon “varmegaj ĉekoj”, distingeblaj de la kutimaj monaĵoj kaj kvazaŭ bruligantaj la manojn de la posedantoj, kaj postulantaj ke oni tuj uzu ilin. La plej grandajn perdojn pro enkonduko de la “varmegaj ĉekoj” suferos tiuj, kiuj anstataŭ uzi monon konservas ilin. Ja eĉ ĉe 2%-a monata imposto la elspezo de troa mono okazos 24% jare, kaj ĉe 4%-a imposto ĝi estos eĉ 48% jare. Okazos ŝanĝiĝo de la interesoj: la ĉefa problemo iĝos ne ekhavi multe da mono, sed elspezi ĝin rapide.

Praktika apliko de la teorio de Gesell estis tre sukcesa.

En 1932 la estraro de la urbo Vergle en Aŭstrio emisiis 5000 “liberajn ŝilingojn” (liberajn de interezoj) kaj spezigis ilin. La pago pro uzado de la ĉekoj estis 1% monate, kaj pagis ĝin tiuj, kiuj havis tiajn monbiletojn fine de la monato. La pagitecon oni atestis per speciala marko algluita sur la dorso de la ĉeko. Monbileto sen tia marko ne estis valida la sekvan monaton. Kvankam negranda, la pago rezultigis, ke ĉiu homo ricevinta la ĉekojn klopodis plejeble rapide elspezi ilin. La vergleanoj eĉ pagis la impostojn pli frue por eviti multajn pagojn! Ceteraspekte la monbiletoj estis samaj kiel la kutimaj: taŭgis por salajroj kaj kontraŭ varoj.

Tiel la mono ekcirkulis — la celata socia, vera utilo — anstataŭ kuŝi senutile en banko (aŭ en ŝtrumpoj). En unu jaro ĉiu el la 5000 liberaj ŝilingoj estis spezata po averaĝe 463 fojojn, dum ordinara ŝilingo nur 213 fojojn. Do, la sama sumo da mono permesis fari duoble da laboro sociutila, tuj kiam la mono iĝis ne uzurebla. Tiutempe multaj landoj de Eŭropo estis travivantaj teruran senlaborecon, sed en Vergle ĝia nivelo malkreskis je 25% dum unu jaro. La negranda mono ricevita de la urbestraro laboris pri la sociaj bezonoj kaj por ĉies bono. En la urbo estis konstruita nova ponto, plibonigita la vojstato, kaj pligrandiĝis investoj en sociajn servojn.

Tio ĉi estas ne sola ekzemplo. La komunumoj de multaj urboj kaj vilaĝoj (ne nur en Aŭstrio) sukcese aplikis “varmegajn ĉekojn”.

Tamen kiam pli ol 300 komunumoj en Aŭstrio ekinteresiĝis pri la ekonomia modelo, la Nacia Banko de la lando malpermesis emisiadon de lokaj monoj liberaj de interezoj. La disputo daŭris longe kaj estis pririgardata eĉ en la superaj juĝinstancoj de Aŭstrio.

Povas esti, ke ŝanĝo de la nuna financa sistemo estas la plej simpla maniero eki transiron al la “daŭrigebla evoluo” proponita en la Konferenco Rio 92 kaj pledata nun de multaj politikuloj kaj sciencistoj. Tio estas des pli facila, ke jam ekzistas elektronikaj monoj kapablaj treetigi organizajn malfacilaĵojn pri aplikado de “varmegaj ĉekoj”.

Dum la modeloj en Aŭstrio malaperis en la malhelo de la historio, la sivsa WIR-Banko, kiu estis fondita de la zurika Gesell-ano kaj esperantisto Paul Enz, ankoraŭ hodiaŭ ekzistas kaj en ĝi membras nuntempen pli ol 60'000 etaj kaj mezgrandaj sivsaj entreprenoj. Per WIR jare okazas ekonomiaj interŝanĝoj en la valoro de proksimume 3 miliardoj da svisaj frankoj (= 2 miliardoj da eŭroj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]