Centra banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Centra banko estas banko, kiu havas monopolajn taskojn difinitajn de la ŝtato por reguligi la fluon de mono.

Kutime ĉiu banko en la koncerna lando havas konton ĉe la centra banko. Tiel enlandaj ĝiroj bezonas maksimume unu peradon. La kontonumero povas samtempe servi kiel bankokodo, ekz. en Germanio.

En ŝtatoj, kiuj havas propran valuton, la centra banko eldonas ĝin kaj do havas tre rektan influon al la monkvanto per la kondiĉoj (precipe interezoj), je kiuj mono estas ricevebla resp. deponebla. Tiel ĝi klopodas agi kontraŭ inflacio kaj samtempe disponigi sufiĉe da mono bezonata de la ekonomio - almenaŭ en landoj, kie la centra banko agas sendepende de la ŝtato. En kelkaj landoj la ŝtata registaro rekte estras la centran bankon. Tio havas la avantaĝon, ke ĝi povas harmoniigi la mono-politikon de la centra banko kun la cetera politiko. Sed estas granda tento eldoni tro da mono, ĉar tio plialtigas la gajnon de la centra banko, kiu fluas en la ŝtatan kason. Tio kaŭzas altan, foje ekstreme altan, inflacion.

Kaze de monunio ekzistas ankaŭ centraj bankoj sur plurŝtata nivelo, ekzemple la Eŭropa Centra Banko, kiu respondecas pri eŭro kaj Federacia Rezerva Sistemo kiu respondecas pri usona dolaro.

La taskoj de centraj bankoj varias. Ekzemple ili povas kolekti datumojn pri internacia komerco kaj fari el tio statistikojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]