Kalifornia deliro pri oro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anglalingva varba afiŝo el la jaro 1849 por ŝipaj vojaĝoj al Kalifornio zum Goldrausch

La kalifornia kurego pri oro - angle California Gold Rush – eble eĉ nomebla pli trafe laŭ la germana lingvo kalifornia "deliro pri oro" (kalifornischer Goldrausch) aŭ laŭ la hispana "febro pri oro" (fiebre del oro de California) – estis tempo inter la jaroj 1848 kaj 1854, dum kiu multaj miloj da homoj vojaĝis al Kalifornio por tie serĉi oron en la espero de fabela riĉiĝo.

La 24-an de januaro 1848 la usonano James W. Marshall en la loko Sutter’s Mill ("muelejo de Sutter"), la konstruejo por lignosegejo en la farmejo germane nomita Neu-Helvetien kaj angle New Helvetia de la svisa elmigrinto Johann August Sutter trovis la unuan ŝtonetoforman pecon de oro. La posedanto de la farmejo instrukciis al la laboristoj silenti pri la evento, sed iuj el ili tamen babilis pri la trovo de oro, kaj baldaŭ la unuaj homoj el Kalifornio elvojis al la regiono por mem serĉi pri oro aparte en la regionaj rojoj. La novjorka gazeto New York Herald la 19-an de aŭgusto 1848 raportis pri trovoj de oro. Amasaj vojaĝoj al la "oraj teritorioj" de Kalifornio ekestis post la 5-a de decembro 1848, kiam la usona prezidento James K. Polk parolis antaŭ la nacia parlamento, la Usona Kongreso. Li uzis la trovojn de oro, por pravigi la meksikusonan militon de la jaroj 1846 kaj 1947 pri la teritorio Kalifornio. Tiu prezidenta parolo oficiale konfirmis la trovojn de oro en Kalifornio.

Dum la sekvaj jaroj pliaj centmiloj da homoj ekvojis al Kalifornio en la espero de fabela riĉiĝo. Inter januaro 1848 kaj decembro 1849 la loĝantaro de la urbo San-Francisko kreskis de 1.000 al 25.000 homoj. La formigro el aliaj partoj de Kalifornio al la "oraj teritorioj" parte havis drastajn efikojn por la loka ekonomio: Ekzemple kalifornia gazeto devis ĉesi sian eldonadon, ĉar ĉiuj laboristoj forkuris el la laborposteno al la orserĉejoj. Plurdek ŝipoj restis sen ŝipanaro en la golfo de San-Francisko, ĉar la maristoj tuj post la alveno forkuris de la ŝipoj kaj same ekvojis serĉi pri oro...

Tradicia malprofunda metala bovlo por ellavado de oro el la sabla rivera akvo

Nur malmultaj serĉantoj pri oro vere riĉiĝis, la plej multaj tamen ne, kaj tiuj kiuj vere trovis oron, ofte perdis ĝin en vetludado aŭ devis pagi amase troigitajn prezojn por simplaj varoj. Dum la jaro 1849 en la "oraj teritorioj" de Kalifornio ekzemple ovo kostis unu usonan dolaron, malnovaj gazetoj vendiĝis kontraŭ po dek dolaroj kaj kreditoj estis donitaj je interezo de kvin procentoj posemajne. La komercistoj kaj posedantoj de gastejoj sekve estis la precipaj profitantoj de la "kurego pri oro".

La senkontrola almigro de homoj krome kaŭzis ankaŭ pliajn problemojn: inter la jaroj 1849 kaj 1951 ses fojojn okazis incendioj en la urbo San-Francisko, la higienaj cirkonstancoj tie kaj en la loĝlokoj de la "oraj teritorioj" estis katastrofaj, tiel ke puloj kaj ratoj amase disvastiĝis. Dum la vintro de 1851 erupciis epidemio de ĥolero.

Antaŭ la "kurego pri oro" dum la jaro 1847 pli ol 150 000 indianoj vivis sur la teritorio de la poste usona ŝtato. Ĝis la jaro 1870 restis nur 31 000. Dum la sama tempo la suma loĝantaro de Kalifornio kreskis de proksimume 92.000 al ĉirkaŭ 560.000 loĝantoj. Pli ol 60 procentoj de la indiĝenaj indianoj mortis pro malsanoj, kiujn alportis la usonaj serĉantoj pri oro. Multnombraj pliaj estis forpelitaj de sia tradicia vivoteritorio kaj murditaj. Murdoj de indianoj estis oficiale premiitaj per mono, kaj indianaj infanoj vendiĝis kvazaŭ sklavoj. Dum la serĉo de oro pli ol 7 000 tunoj da plumbo estis elfositaj, kiuj sekve venenigis rojojn, riverojn kaj lagojn de la regiono.

Reliefa mapo de la "oraj teritorioj" de Kalifornio

Pro sia kreskinta riĉeco kaj pro la forte altiĝinta loĝantaro, Kalifornio la 18-an de oktobro 1850 kiel 31-a ŝtato estis akceptita en la ŝtataron de Usono.

Ekde la jaro 1854 la orminado estis organizita industrie kaj en granda skalo, kaj la tempo de la privataj serĉistoj pri oro estis pasinta.

Nek Sutter nek Marshall mem povis profiti de la oro: Marshall mortis komplete senmona, kaj Sutter perdis la plej grandan parton de sia grandega posedaĵo je grundo, kiu iam ampleksis vastajn partojn de la posta ŝtato Kalifornio.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]