Juho Kusti Paasikivi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juho Kusti Paasikivi

ĉefministro de Finnlando

Naskiĝo 27-an de novembro 1870
en Hämeenkoski (Suda Finnlando)
Nacieco Flago-de-Finlando.svg Finnlando
v  d  r
Information icon.svg

Juho Kusti PAASIKIVI [ˈjuhɔ ˈkusti ˈpɑːsikivi] (naskiĝis la 27-an de novembro 1870 en Hämeenkoski (Suda Finnlando), mortis la 14-an de decembro 1956 en Helsinko, nomo ĝis 1885 svede Johan Gustav Hellsten) estis finna politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 27-a de majo 1918 ĝis la 26-a de novembro 1918 kaj duafoje de la 17-a de novembro 1944 ĝis la 26-a de majo 1946. Sekve, de 1946 ĝis 1956 li estis prezidento de Finnlando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juho Paasikivi jam frue partoprenis en la politika vivo de Finnlando. Jam antaŭ la Unua Mondmilito li estis membro en la parlamento de la lando, kiu tiam enestas en la Rusian Imperion. En 1918 li estis ĉefministro de la sendependiĝinta ŝtato kaj ambasadoro de Finnlando en Svedio inter la jaroj 1936 kaj 1939, kie li reprezentis la tiel nomatan "skandinavian orientiĝon" de la tiama finna politiko. Li estis la gvidanto de la finna delegacio en la pripacaj traktatoj kun la Sovetunio en la estona urbo Tartu en 1920 kaj ankaŭ partoprenis en pliaj traktatoj kun reprezentantoj de Sovetunio: en aŭtuno 1939 antaŭ la Vintra milito kaj en la traktatoj pri armistico en printempo 1944. Post la demisio de la ĝis-tiama prezidento Gustaf Mannerheim en 1946 la tiama ĉefministro Juho Paasikivi transprenis la oficon de prezidento kaj plenumis tiun oficon ĝis sia morto en 1956. Kiel politikisto li reprezentis linion de interkonciliĝo kun Sovetunio (kiun liaj kontraŭantoj nomis "servuteco al Sovetunio") – tiu politiko certigis "limigitan ŝtatan suverenecon" de Finnlando.

Antaŭe: Ĉefministro de Finnlando Poste: Coat of arms of Finland.svg
Pehr Evind Svinhufvud 1918 Lauri Ingman 1a-foje
Urho Castrén 1944–1946 Mauno Pekkala 2a-foje
Antaŭe: Prezidanto de Finnlando Poste: Coat of arms of Finland.svg
Carl Gustaf Emil Mannerheim 1946–1956 Urho Kekkonen

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]