Ĉefministro de Finnlando • Vicĉefministro de Finnlando • Minister of Finance • membro de la finnlanda parlamento • membro de la finnlanda parlamento • European Commissioner for Industry and Entrepreneurship • EU-Komisionano pri ekonomiaj kaj valutaj aferoj kaj la eŭro vd
Honorigoj
Honorigoj
Grand Cross of Honor for Services to the Republic of Austria • Grand Cross of the Order of the White Rose of Finland • Commander of the Order of the White Rose of Finland • Order of the Cross of Terra Mariana, 1st Class • Medal for Military Merits • Cross of Merit of the War Invalides vd
Katainen kreskis en Siilinjärvi. Antaŭ sia politika kariero li laboris interalie kiel instruisto. Jam 22-jara li estis elektita urba deputito en Siilinjärvi. Ekde 1999 li estas parlamentano, de 2001 ĝis 2004 li estis vicprezidanto de sia partio, kaj en 2004 la partio elektis lin prezidanto.
En 2007 la Nacia Koalicia Partio, kiun do estris Katainen, fariĝis la due plej granda partio, kaj Katainen estis nomumita ministro pri financoj kaj vic-ĉefministro en la nova registaro.
En Aprilo 2011, en la parlamentaj elektoj, la Nacia Koalicio iĝis la plej granda partio en la lando. Post longa kaj malfacila intertraktado pri formado de nova registaro, la parlamento elektis lin ĉefministro kaj lia kabineto kun entute ses partioj estis formale nomumita de la prezidanto la 22-an de Junio 2011.
Katainen sciigis en Aprilo 2014, ke li ne plu kandidatos por la prezidanteco en sia partio. Tio praktike signifas, ke en Junio la partio elektos nova prezidanton, kiu plej verŝajne ankaŭ transprenos la postenon de ĉefministro.[1]