Olli REHN, (
prononco ) naskita la 31-an de marto 1962 en Mikkeli, estas finna politikisto. Lia partio estas Finnlanda Centro, kies EU-parlamentanoj membras en la liberala-demokrata alianco.
Li estas membro de la Eŭropa Komisiono ekde 2004, vicprezidanto ekde 2011. Unue li oficis kelkajn monatojn en la Komisiono Prodi, kie li respondecis pri entreprenoj kaj informa socio, transpreninte la taskon de sia samlandano Erkki Liikanen. La 22-an de novembro 2004 li eklaboris kiel komisionano respondeca pri larĝiĝo de la Unio en la unua Komisiono Barroso. En la dua Komisiono Barroso, kiu eklaboris la 10-an de februaro 2010, li estas membro respondeca pri ekonomio kaj monaj aferoj.
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Olli Rehn" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |