Catherine Ashton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Catherine Ashton

Catherine ASHTON, naskita la 20-an de marto 1956 en Upholland, estas angla politikisto. En 1999 ŝi ricevis neheredan nobelecon kaj de tiam nomiĝas, laŭ sia naskiĝloko, Baroness Ashton of Upholland.

Ashton de oktobro 2008 estas eŭropa komisionano pri komerco, kiel posteulo de Peter Mandelson. Je la 19-a de novembro 2009 ŝi estis elektita kiel la unua alta reprezentanto eŭrop-unia pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko.