Günter Verheugen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Günter Verheugen

Günter VERHEUGEN [ginter ferhojgn] (nask. en Bad Kreuznach, Germanio, 28-an de aprilo 1944) estas germana politikisto kaj Eŭropa komisiito.

[redakti] Biografio

Verheugen studis historion, sociologion kaj politikon en Kolonjo kaj Bonn.

Post liaj studoj li laboris en diversaj ministeriejoj, plej ofte kiel respondeculo por publikaj rilatoj aŭ informado.

De 1983 ĝis 1999 li estis membro de la Bundestag, la germana parlamento, por la socialdemokrata partio SPD. Dum mallonga periodo li estis germana ministro por Eksteraj Rilatoj.

[redakti] Eŭropa Komisiono

Ekde 1999 Verheugen estas membro de la Eŭropa Komisiono. Inter 1999 kaj novembro 2004 li ene de la Eŭropa Komisiono Prodi respondecis pri la pligrandigo de la Eŭropa Unio. La aliĝo de 10 novaj landoj je la 1-a de majo 2004 kronis la laboron. Je la 6-a de oktobro 2004 s-ro Verheugen prezentis raporton en kiu li konkludis ke Turkio devus povi membriĝi en la EU.

Ekde la 18-a de novembro 2004 ĝis la 9-a de februaro 2010 li en la Eŭropa Komisiono Barroso estis Eŭropa komisiito por industrio kaj entreprenoj.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  La retejo de Günter Verheugen ĉe la EK - de


 
Eŭropa Komisiono (1999–2004: Komisiono Prodi)
Flago de la Eŭropa Unio

Romano Prodi | Michel Barnier - Jacques Barrot | Frits Bolkestein | Philippe Busquin - Louis Michel | David Byrne | Anna Diamantopoulou - Stavros Dimas | Franz Fischler | Neil Kinnock | Pascal Lamy | Erkki Liikanen - Olli Rehn | Mario Monti | Poul Nielson | Loyola de Palacio | Chris Patten | Viviane Reding | Michaele Schreyer | Pedro Solbes - Joaquín Almunia | Günter Verheugen | António Vitorino | Margot Wallström
Ekde la 1-a de majo 2004 aldone: Péter Balázs | Joe Borg | Ján Figeľ | Dalia Grybauskaitė | Danuta Hübner | Siim Kallas | Sandra Kalniete | Markos Kiprianu | Pavel Telička | Janez Potočnik

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj