Romano Prodi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Romano Prodi

Romano
Romano Prodi

Persona informo
Nomo Romano Prodi
Dato de naskiĝo 9-a de aŭgusto 1939
Loko de naskiĝo Scandiano
Okupo
Aĝo 74
v  d  r
Information icon.svg

Romano Prodi [romano prodi] (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1939 en Scandiano) estas itala politikisto kaj ekonomikisto

Li estas doktoro pri juro en la Universitato de Milano kaj diplomita de la London School of Economics; li estas ano de la partio la Margherita (maldekstra kristandemokrata) kaj de la centr-maldekstra alianco L'Ulivo. Li fariĝis prezidanto de la nove kreita federacio la 26-an de februaro 2005.

Li estis la itala ĉefministro de la 18-a de majo 1996 ĝis la 9-a de oktobro 1998, posteulo de Lamberto Dini, kaj sekvata de Massimo D'Alema.

Li estis prezidento de la Eŭropa Komisiono de la 16-a de septembro 1999 ĝis la 22-a de novembro 2004.

Forlasinte la eŭropan komisionon li fariĝis la sola kandidato de la Unione politika unuiĝo de maldektraj kaj de parto de centraj partioj. En oktobro 2005 primara baloto kiun partoprenis 4,3 milionoj da balotintoj oficiale donis al li la investituron. La Unione gajnis per tre malgranda avantaĝo la parlamentajn balotojn de la 9-a kaj 10-a de aprilo 2006. Romano Prodi do anstataŭis Silvio Berlusconi kiel ĉefministro la 2-an de majo 2006.

Li estas honorprezidanto de la Eŭropa demokrata partio.

Familiaj Notoj[redakti | redakti fonton]

Li estas la oka el naŭ filioj de Mario Prodi, inĝeniero el kampara familio, kaj Enrica, istruistino. La familio konsistas el sep fratoj kaj du fratinoj, preskaŭ ĉiuj gefratoj estas aŭ estis docentoj (Giovanni Prodi pri matematiko, Vittorio Prodi pri Fiziko kaj estas ankaŭ parlamentano, Paolo Prodi pri nuntempa historio, Franco Prodi pri Fiziko de atmosfero, Giorgio Prodi pri ĝenerala patologio). En la jaro 1969 en Reggio Emilia li estis edzigita de la pastro, nun kardinalo, Camillo Ruini, kun Flavia Franzoni, tiam lernantino. Poste ŝi iĝis ekonomikistino kaj docentino. Romano Prodi havas du filojn, Giorgio kaj Antonio.

Akademia aktiveco[redakti | redakti fonton]

Li komencis sian lernadon en Reggio Emilia, en la klasika liceo Ariosto, kaj magistriĝis kun laŭdo je 1961 ĉe Università Cattolica del Sacro Cuore en Milano pri jurisprudenco, prezentante tezon pri protektismo en la disvolvo de la itala industrio kun Siro Lombardini. Li daŭrigis sian lernadn en Milano, Bolonjo kaj ĉe la London School of Economics, kun la superrigardo de Basil Yamey.

Dum la jaro 1963 li iĝis helpanto de Beniamino Andreatta ĉe la fakultato de politika scienco en la Bolonja Universitato, komisiita profesoro en 1966 kaj finfine ordinara profesoro, kaj konservis la katedron pri politika kaj industria Economio (da 1971 al 1999). Li estis ankaŭ visiting professor ĉe la Harvard University kaj ĉe Stanford Research Institute.

Lia esploradoj temis principe pri la evoluo de malgrandaj kaj mezaj entreprenoj, kaj pri la politiko kontraŭ la monopoloj. En dua momento li interesiĝis ankaŭ pri la interrilato inter ŝtato kaj merkato kaj pri dinamiko de diversaj kapitalismaj modeloj.

Li prezidis "Società Editrice Il Mulino" (1974-1978) kaj dum 1982 fariĝis direktoro de la revuoj "Energia" kaj "L'Industria". En 1981 fondis la societon Nomisma pri ekonomikaj studadoj kaj konsultadoj.