Bettino Craxi
El Vikipedio
| Bettino Craxi | |
|
Prezidanto de la Ministraro (Italio)
|
|
| En funkcio: 4-a de aŭgusto 1983 – 17-a de aprilo 1987 |
|
| Antaŭulo | Amintore Fanfani |
|---|---|
| Sekvanto | Amintore Fanfani |
|
|
|
| Naskiĝo | 24-a de februaro 1934 en |
| Morto | 19-a de januaro 2000 en |
| Nacieco | Italo |
| Politika partio | Itala Socialista Partio |
| Profesio | ĵurnalisto |
Benedetto CRAXI, nomita Bettino (naskiĝis la 24-an de februaro 1934 en Milano, mortis la 19-an de januaro 2000 en Hammamet) estis itala politikisto.
Li estis unu el la plej signifaj, sed ankaŭ unu el la plej malsame konsiderataj politikistoj de la itala respubliko. De 1983 al 1987 li estis prezidanto de la ministraro (proksimume: ĉefministro) en du sinsekvaj registaroj, subtenataj de la "Kvinpartiaro" (itale: Pentapartito).