Margot Wallström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Margot Wallström

Margot WALLSTRÖM (IFA: [ˈmargɔt ˈvalstrøːm]), (naskiĝis la 28-an de septembro 1954, en Kaagedalen, Svedio) estas socialdemokrata politikistino kaj vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, kun respondeco pri institucioj kaj komunikada strategio.

Ŝi tre baldaŭ komencis sian politikan karieron en la Ligo de la Socialdemokrata Junularo. En 1979 ŝi eniras la Parlamenton de Svedio, kie ŝi restos 6 jarojn. Inter 1988 kaj 1991, Wallström estis Ministro de Protekto de Konsumantoj, Virinoj kaj Junularo; kaj poste Ministro de Kulturo (1994-1996) kaj Ministro pri Sociaj Aferoj (1996-1998), ĉiam en socialdemokrataj registaroj.

En 1998 ŝi laboris kiel plenuman vicprezidanton en organizo rilata al amaskomunikiloj Worldview Global Media, kun sidejo en Srilanko.

Ŝi membris unuafoje en eŭropuniaj registaroj en la Komisiono Prodi de 1999 ĝis 2004, kaj nun ekde 2004 membras en la Komisiono Barroso, kiel Vicprezidanto de la Komisiono.

Margot Wallström estas Doktoro honoris causa en la universitatoj de Chalmers (Svedio, 2001), Mälardalen (Svedio, 2004) kaj Lowell (Usono, 2005).

En 2004 ŝi publikigis, kunlabore kun eŭropparlamentano Göran Färm, la libron «La Eŭropo de la popoloj, aŭ kial tiom malfacilas ami la Eŭropan Union?» («Folkens Europa eller Varför är det så svårt att älska EU?»). Ŝi publikigas regule blogon, al kiu ofte kontribuas esperantistoj per multlingvaj tradukoj [1].

Margot Wallström estas edziniĝinta kaj havas du filojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: EU-komisionano por Svedio Poste: Flago-de-EU.svg
Anita Gradin 19992009 Cecilia Malmström
Antaŭe: Ministro pri eksterlandaj aferoj de Svedio Poste: Flago-de-Svedio.svg
Carl Bildt 2014-nun (nun en ofico)