Michel Barnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michel Barnier

Michel BARNIER [miŜEL barnJE:] (naskita la 9-an de januaro 1951 en La Tronche, Isère) estas franca politikisto. Li estas membro de la konservativa partio UMP.

Li inter alie estis franca ministro pri medio inter la jaroj 1993 kaj 1995, franca ŝtata sekretario pri eŭropaj aferoj inter 1995 kaj 1997, kaj poste komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon regiona politiko, sed dum la oficperiodo transdonis sian taskon al la samlandano kaj sampartiano Jacques Barrot. De 2010 li estas Komisionano pri Ena Merkato kaj Servoj en la Komisiono Barroso (2009–2014).