Joe Borg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joe Borg

Joe Borg, aŭ Joseph Borg (naskiĝis la 19-an de marto 1952), estas malta politikisto. Li inter alie estas komisaro en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidas la fakojn fiŝado kaj maraj aferoj. Jam dum la ofico de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, li estis komisaro ekde la 1-a de majo 2004, kiam Malto iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun dua komisaro el la jamaj membroŝtatoj prezidis la fakojn Progresigo kaj humaneca helpo. Joe Borg estas membro de la konservativa Naciisma Partio (NP) de Malto.