Komisiono Barroso

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La Ĉefkomisaro José Manuel Durão Barroso.
La Ĉefkomisaro José Manuel Durão Barroso.

La Komisiono Barroso estas la nuna Eŭropa Komisiono prezidata de José Manuel Durão Barroso, enoficiĝinta la 22-a de novembro 2004 post voĉdono de la Eŭropa Parlamento je la 18-a de novembro, kun 449 favoraj, 149 malfavoraj kaj 82 sindetenaj voĉoj.

Komence la Komisiono estis enoficiĝonta la 1-an de novembro 2004, sed, kaŭze de la opozicio de la Eŭropa Parlamento pri la elekto de kelkaj komisaroj, Barroso devis fari rearanĝon. La itala Rocco Buttiglione (proponita kiel Vicprezidanto kaj Komisaro pri Justico, Libereco kaj Sekureco) estis anstataŭata per Franco Frattini; Ingrida Udre (proponita de Latvio pri Impostoj kaj Dogana Unio) estis anstataŭata de la hungara László Kovács, kiu komence estis proponita pri Energio.

[redaktu] Prezidanto

[redaktu] Membroj

Klarigo:   [     ] Maldekstro/Socialistoj - [     ] Dekstro/Konservativuloj - [     ] Liberaluloj

Komisaro Nacio Tasko Kompetenteco Partio
Margot Wallström  Svedio Vicprezidanto Instituciaj rilatoj kaj komunikadstrategio SAP
Joaquín Almunia  Hispanio Vicprezidanto Ekonomiaj kaj monaj aferoj PSOE
Günter Verheugen  Germanio Vicprezidanto Entreprenoj kaj industrio SPD
Franco Frattini  Italio Vicprezidanto Justico, Libereco kaj Secureco FI
Jacques Barrot  Francio Vicprezidanto Transportado UMP
Siim Kallas  Estonio Vicprezidanto Administra aferoj, revizorado kaj kontraŭfraŭda lukto ER
Charlie McCreevy  Irlando Komisaro Interna merkato kaj servoj Fianna Fáil
Mariann Fischer Boel  Danio Komisaro Agrikulturo kaj kampara progresigo Venstre
Neelie Kroes  Nederlando Komisaro Konkurenco VVD
Peter Mandelson  Britio Komisaro Komerco Laborista
Joe Borg  Malto Komisaro Fiŝado kaj maraj aferoj NP
Stavros Dimas  Grekio Komisaro Medio ND
Markos Kyprianou  Kipro Komisaro Saneco DK
Louis Michel  Belgio Komisaro Progresigo kaj humaneca helpo MR
Olli Rehn  Finnlando Komisaro Larĝiĝo SK
Vladimir Špidla  Ĉeĥio Komisaro Okupateco, socialaj aferoj kaj egalaj oportunecoj ČSSD
László Kovács  Hungario Komisaro Fiskeco kaj doganunuiĝo MSZP
Dalia Grybauskaitė  Litovio Komisaro Financa programado kaj bilanco
Benita Ferrero-Waldner  Aŭstrio Komisaro Eksteraj rilatoj kaj Eŭropa politiko de najbaroj ÖVP
Ján Figeľ  Slovakio Komisaro Instruado, edukado kaj kulturo KDH
Danuta Hübner  Pollando Komisaro Regiona politiko
Andris Piebalgs  Latvio Komisaro Energio LC
Janez Potočnik  Slovenio Komisaro Scienco kaj esploro Liberala
Viviane Reding  Luksemburgio Komisaro Informsocio kaj amaskomunikiloj EPP
Meglena Kuneva  Bulgario Komisaro Defendo de la konsumantoj NDSV
Leonard Orban  Rumanio Komisaro Plurlingveco
Antaŭa: Eŭropa Komisiono Posta:
Komisiono Prodi 22-a de novembro 200431-a de oktobro 2009 - I
II
III
Komisiono Prodi IV
V
VI
VII
VIII
IX
X