El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel BARNIER [miŜEL barnJE: ] (naskita la 9-an de januaro 1951 (nun 1951-01-09 ) en La Tronche , Isère ) estas franca politikisto . Li estas membro de la konservativa partio Les Républicains .
Li interalie estis franca ministro pri medio inter la jaroj 1993 kaj 1995, franca ŝtata sekretario pri eŭropaj aferoj inter 1995 kaj 1997, kaj poste membro de la Eŭropa Komisiono Prodi . En la Eŭropa Komisiono , li prezidis la fakon regiona politiko , sed dum la oficperiodo transdonis sian taskon al la samlandano kaj sampartiano Jacques Barrot . De 2010 li estis Komisionano pri Interna Merkato kaj Servoj en la Komisiono Barroso (2009–2014) . De la 1-a de oktobro 2016 , li estis la estra intertraktisto de la Europa Unio por la intertaktadoj rilataj al la Briteliro . Fine de 2021 li kandidatiĝis por la kandidateco de sia partio kadre de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio .