Demokrata Partio (Italio)
| Demokrata Partio | |
|---|---|
| Partito Democratico | |
| Estro | Pier Luigi Bersani |
| Lando | |
| Fondiĝo | 2007 |
| Lingvo(j) | Itala |
| Ĉefa sidejo | Romo |
| Ideologio | Sociala demokratio Sociala kristanismo[1] Sociala liberalismo Eŭropismo[2], Verda politiko[3]. |
La itala Demokrata Partio estas centr-maldekstra politika partio kiu estis kreita en 2007. Ĝi estas la rezulto de la kuniĝo de la du ĉefaj centraj-maldekstraj partioj en Italio, la Demokrata Partio de la Maldekstro kaj la "Margherita". Kelkaj aliaj pli malgrandaj partioj ankaŭ fariĝis parto de la Demokrata Partio.
En oktobro 2007, la urbestro de Romo Walter Veltroni estis elektita kiel gvidanto de la partio, en malfermita elekto en kiu partoprenis tri milionoj da homoj. La Demokrata Partio prezentiĝis en la ĝeneralaj elektoj en 2008, kaj ĝi iĝis ĉefa maldekstra partio. Ĝia plej granda rivalo estas La Popolo de Libereco, la partio de Silvio Berlusconi.
Printempe en 2009, post malsukcesa regiona balotado en Sardio, Veltroni demisiis kaj la vicestro Dario Franceschini iĝis provizora estro. Novaj malfermitaj elektoj okazis la 25-an de oktobro 2009; anoncis sian kandidatiĝon Pier Luigi Bersani, senatano kaj ĥirurgo Ignazio Marino, kaj Franceschini mem. La balotadon venkis Bersani, kiu ekde tiam rolas kiel estro de la partio.
Enhavo |
Partiestroj [redakti]
Sekretarioj [redakti]
- Walter Veltroni (14-a de oktobro 2007 – 17-a de februaro 2009)
- Dario Franceschini (21-a de februaro 2009 – 25-a de oktobro 2009)
- Pierluigi Bersani (25-a de oktobro 2009 – nun)
Prezidantoj [redakti]
Notoj [redakti]
- ↑ ITALY (en).
- ↑ itale Manifesto dei Valori del Partito Democratico, p. 4
- ↑ itale Pd, senatori Ecodem, "Ambiente come missione centrale"
|
||||||||