Mikkeli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
panoramo vidata de la akvoturo
panoramo vidata de la akvoturo
Mikkeli

Blazono de Mikkeli

Mikkelisur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
urbokomunumo • dua-nivela administra teritoria unuo
www.mikkeli.fi
Provinco Suda Savonio
Fondita 1838
Areo 2 124,6 km²
Loĝantaro 54 486 (en junio 2 015)
Finnlingvaj 97.7%
Svedlingvaj 0,1%
vdr

Mikkeli, kun signifo Sankta Miĥaelo, svede S:t Michel, estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Savonio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Orienta Finnlando. Mikkeli estas ĉefurbo de la provinco, kaj ĝis 2009 estis ĉefurbo ankaŭ de la gubernio. Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 54 621 loĝantoj sur areo de 3 229,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km². El la areo 303,6 km² estas akvo, ekzemple de lago Kuolimo. La urbo kreskis forte en 2001 kiam la ĉirkaŭa kampara komunumo de Mikkeli kaj la komunumo Anttola estis ligitaj al la urbo. Komence de 2007 ankaŭ la komunumo Haukivuori estas ligita al Mikkeli. Kerimäki estis ligita al Mikkeli en 2013. Kampara komunumo de Mikkeli estis ligita al Mikkeli en komenco de jaro 2001.

Mikkeli estas fondita kiel urbo en 1838 fare de rusa caro Nikolao la unua.

Blazono de la episkopujo Mikkeli

Mikkeli/S:t Michel estas sidejo de unu el la naŭ episkopujoj de la Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando.

Dum la Vintra milito 1939–40 kaj la Daŭriga milito 1941–44 en Mikkeli situis la ĉefstabejo de la finna armeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

loka armea muzeo
la urbocentro, vidata de ponto super golfeto de la lago Saimaa