La Eŭropa Popola Partio (EPP) estas kunligo de kristandemokratiaj kaj konservativaj partioj en la Eŭropa Unio. En la Eŭropa Parlamento la partio estas parto de la frakcio Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj.
La partio fondiĝis la 8-an de julio 1976 en Luksemburgio fare de la partioj PSC kaj CD&V-N-VA (origine CVP) (Belgio), MRP, komence nur CDS (Francio), CDU kaj CSU (Germanio), Fine Gael (Irlando), DC kaj SVP (Italio), CSV (Luksemburgio) plus KVP, CHU kaj ARP (intertempe unuiĝintaj en la partio Christen Democratisch Appèl (CDA) (Nederlando). La belga politikisto Leo Tindemans elektiĝis la unua prezidanto de la eŭropa partio.
En la 7-a oficperiodo de la Eŭropa Parlamento Eŭropa Popola Partio havas 265 seĝojn kaj estas la plej granda frakcio.
Nacilingaj nomoj de la partio estas inter alie:
- angle European People's Party- mallonge EPP
- france Parti Populaire Européen - mallonge PPE
- germane Europäische Volkspartei - mallonge EVP kaj
- hispane Partido Popular Europeo - mallonge PPE
Intertempe 40 partioj el 24 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio estas membroj de la Eŭropa Popola Partio, inter ili grandaj partioj kiel la franca UMP kaj la hispana Partido Popular. Partioj el Bulgario, Kroatio, Norvegio kaj Svislando estas asociigitaj membroj, kaj pluaj partioj estas observantoj. Ekde la jaro 1990 la eksa belga ĉefministro Wilfried Martens estas prezidanto de la eŭropa partio.
Membraj partioj [redakti]
Asociigitaj membroj [redakti]
Observantaj partioj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
oficiala retejo de la partio EPP
retejo de la frakcio EPP-ED