Christen-Democratisch en Vlaams

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kristan-Demokratia kaj Flandra
Christen-Democratisch en Vlaams
Emblemo de Kristan-Demokratia kaj Flandra
Estro Wouter Beke
Lando Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
Fondiĝo 2001 (1945)
Lingvo(j) nederlanda
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Christen-Democratisch en Vlaams (CD&V) estas flandra politika partio. Ĝis septembro 2001 ĝi nomiĝis Christelijke Volkspartij (CVP).

La CVP fondiĝis je la 18a de aŭgusto 1945. Dum la balotado de 1946 tuj ĝi estis la plej granda partio.

Pro la lingvaj bataloj en Belgio, kaj precipe post la nederlandlingvigo de la universitato de Loveno en la 60aj jaroj, la unueco partio en 1972 disiĝis en flandra kaj valona partioj. La valona partio havis la nomon Parti Social Chrétien (ekde majo 2002 Centre Démocrate Humaniste).

Post la balotado je la 13a de junio 1999 la CVP por la unua fojo ne fariĝis parto de la registaro. En la federacia parlamento la VLD iĝis la ĉefa partio. Kun la socialistoj kaj la verduloj ili formis koalicion kun Guy Verhofstadt kiel ĉefministro.

[redakti] Politika pensaro

La partio CVP estas tradicie katolika konservema partio. Ĝi volas reprezenti larĝan loĝantaran segmenton. Diversaj sociaj grupoj (agrikulturistoj, sindikatoj, asocioj) formas ĝis hodiaŭ la bazon de la partio.

[redakti] Ekstera ligilo

Ekstera ligilo  Oficiala retpaĝaro
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj