Nov-Flandra Alianco

El Vikipedio

(Alidirektita el Nieuw-Vlaamse Alliantie)
Saltu al: navigado, serĉo

La Nov-Flandra Alianco aŭ nederlande Nieuw-Vlaamse Alliantie (N-VA) estas flandra politika partio.

Ĝi ĉefe strebas por la sendependiĝo de Flandrio kaj formas kartelon kun la plej granda partio de la lando, CD&V.

La partio ekestis en la jaro 2001 kiam ekzistis malkonsento ene de la tiama partio Volksunie pri la (mal)aprobo de la Lambermont-interkonsento pri plua ŝtata reformo. La partio estis disigita en dekstrema "Nieuw-Vlaamse Alliantie" kaj maldekstrema "spirit".

Enhavo

[redakti] Elektosojlo

Sub gvido de Geert Bourgeois la partio en la jaro 2003 por la unua fojo partoprenis al la baloto. Ili sukcesis nur en Okcidenta Flandrio pasi la elektosojlon. Nur Geert Bourgeois do restis kiel reprezentanto en la federacia parlamento. Ankaŭ por la balotoj de la Flandra Parlamento validis elektosojlo. La partio sukcesis tiun pasis kaj havas diversajn reprezentantojn en tiu organo.

[redakti] Partianoj

[redakti] Partia krizo

La kartelo kun CD&V je la 30-a de novembro 2006 estis haltigita post la membriĝo Jean-Marie Dedecker kaj Boudewijn Bouckaert al N-VA. CD&V ne povis akcepti s-ron Dedecker en la kartelo. Unue N-VA decidis sole daŭrigi, sed je la 9-a de decembro 2006 la konsilantaro de la partio decidis malfavore al tio. Rezulte de tiu ĉi decido, Jean-Marie Dedecker forlasis la partion.

[redakti] Ekstera ligilo

Politikaj partioj en Belgio

Reprezentata en la federacia aŭ la regiona parlamento:
Nederlandlingva : Groen! | CD&V | N-VA | SP.a | spirit | Vlaams Belang | VLD
Franclingva : CDh | Ecolo | FN | FDF | MR | PS | UF
Germanlingva : CSP | Ecolo | PJU-PDB | PFF | SP | Vivant