La Eŭropa Libera Alianco, mallonge ELA (angle European Free Alliance, eŭske Europako Aliantza Librea, france Alliance libre européenne, frise Jeropeeske Frije Alliânsje, germane Europäische Freie Allianz kaj katalune Aliança Lliure Europea, citante iujn el la nacilingaj nomoj) estas eŭropa politika partio, kiu grupigas naciajn regionajn kaj aŭtonomajn partioj de la Eŭropa Unio. Nuntempe 34 eŭropaj regionaj partioj membras en la alianco. La membropartioj kandidatiĝas por la balotoj de la Eŭropa Parlamento. Prezidantino de la ELA estas Eric Defoort [1] el Flandrio.
Historio de la Eŭropa Libera Alianco [redakti]
Membraj partioj [redakti]
Membra partio kun observa statuso [redakti]
Eksaj membraj partioj [redakti]
La 9-an de novembro 2000 la EFA publikigis programecan "Deklaron de Bruselo", en kiu la "senŝtataj nacioj de Eŭropo" klarigas la princiojn de sia regionismo. Laŭ tiu deklaro la EFA luktas por Eŭropa Unio de liberaj kaj inter si solidaraj popoloj, en kiu laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo la civitanoj reguligu siajn politikajn decidojn sur laŭeble baza nivelo, prefere en komunumo aŭ urbo, se necesse en distrikto aŭ regiono, nur esceptokaze en ŝtato aŭ la tuta unio. La partio substrekas:
- la aplikon de homaj kaj popolaj rajtoj,
- protekton de la medio kaj socian evoluon laŭ ekologiaj kriterioj,
- la kreon de justa socio kun politika solidareco, kiu subtenas progreson kaj egalajn ŝancojn,
- novorientiĝon de la Eŭropa Unio, kiu laŭ la deklaro tro influiĝas de ekonomiaj konceptoj, de liberalismo, konkurenco kaj centrismo
- senperforton dum la atingo de politikaj celoj,
- la nepluaplikon de atomenergio kaj la subtenon de alternativaj energiofontoj,
- la garantiitan partoprenon de regionoj kun konstituciaj kompetencoj en la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio, kiam la kunsidoj traktas temojn pri kiuj okupiĝas la regiono, cele al pli bona rekono de la historiaj nacioj kaj regionoj,
- la neceson de rekta aliro de historiaj nacioj kaj regionoj al la Eŭropa Justica Kortumo,
- demokratiajn reformojn de la eŭropaj institucioj kaj fortigo de la Komitato de regionoj kaj
- la defendo kaj protekto de la lingvaj kaj kulturaj diferencoj en la Eŭropa Unio.
En la Eŭropa Parlamento la Eŭropa Libera Alianco kune kun la Eŭropa Verda Partio konsistigas la Frakcion de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.
Eksteraj ligiloj [redakti]
oficiala retejo de la partio ELA
retejo de la partio okaze de la eŭropaj balotoj de la jaro 2004