Padanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Padanio
Geografia regiono
Flago
areo [+]

LandoItalio
- koordinatoj45° 8′ 40″ N, 10° 23′ 44″ O (mapo)45.14432110.395486Koordinatoj: 45° 8′ 40″ N, 10° 23′ 44″ O (mapo)


Padanio (Tero)
Padanio (Tero)

Padanio (Italio)
Padanio (Italio)
DEC
Padanio
Padanio

Map
Padanio
Vikimedia Komunejo:  Padania [+]
vdr
Proponata flago de Padanio
Padanio en Italio

Padanio estas alternativa nomo uzata kelkfoje por indiki la nordon de Italio. La nomo estis malofte uzita ĝis la komenco de la naŭdekaj jaroj, kiam la Norda Ligo komencis uzi la nomon por indiki la regionon, kiu laŭ ili devus sendependiĝi de Italio. De tiam la vorto akiris tre politike ŝarĝitan signifon, kaj homoj kiuj malkonsentas kun la pozicio de la Norda Ligo malofte uzas ĝin.

Laŭ la Norda Ligo, Padanio estas historie malsama lando de la resto de Italio, kun malsama historio kaj tradicioj. Tamen, ĉi tiu opinio estas ofte vidita kiel ridindaĵo en la resto de Italio, kaj en norda Italio mem nur minoritato subtenas la Nordan Ligon.

Padanio, laŭ la kutime uzata difino, konsistas el la regionoj de Lombardujo, Piemonto, Ligurujo, Emilio-Romanjo, Veneto, Friulo-Venecio Julia, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj la Aosta Valo. Tamen, kelkfoje la Norda Ligo enkluzivas Toskanion, Markion kaj Umbrion ene de la limoj de Padanio.