Frisa lingvaro
| Tiu ĉi artikolo temas pri la historia lingvo (en tri variaĵoj) de la frisoj, ĝermana etno de nordokcidenta Eŭropo. Atentu ke friso krome ankaŭ estas arkitektura termino. |
| Frisa lingvaro / Frysk - Friisk - Seeltersk | |
| Parolata en | Nederlando, aparte la procinvo Frislando, kaj Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio |
| Denaskaj parolantoj | ĉ. 500.000 |
| Skribo | Latina alfabeto |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
Hindeŭropa lingvaro
|
|
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | fy |
| ISO 639-2 | fry |
| SIL | fry |
La frisa lingvaro (Frysk, friisk/frasch aŭ Fräisk) estas la diversaj variaĵoj de la lingvo kiun parolas la frisoj origine. Ĝi evoluis el la malnovfrisa lingvo kaj dispartiĝis al la branĉoj okcident-, orient- kaj nordfrisa lingvoj - el la orientfrisa lingvo tamen post la mezepoko nur la dialekto saterfrisa lingvo restis viva. Ĉiuj tri modernaj frisaj lingvoj iusence parencas al la malnovangla lingvo (tamen ne tiom evidente al la moderna angla), al la nederlanda lingvo kaj la platgermana. Tamen ili post jarcentoj da disa evoluado inter si nun estas sufiĉe malsamaj: Regante unu el tiuj tri lingvoj, ne eblas kompreni la aliajn du.
La okcidentfrisa lingvo estas oficiala administra lingvo en Nederlando, sed nur en Frislando kaj se "ĝi ne signifas tro grandan ŝarĝon por la registaro" (art. 2:7 Awb).
[redakti] Parolantoj
Proksimume 440.000 parolas la okcidentfrisan lingvon en la nederlanda provinco Frislando (en la norda parto de Nederlando) + proksimume 10.000 la nordfrisan en la norda parto de Germanio (inter Nederlando kaj Danio).
