Pier Gerlofs Donia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pier Gerlofs Donia
Persona informo
Naskiĝo 1480
en Kimswerd,  Sankta Romia Imperio
Morto 28-an de oktobro 1520 (1520-10-28)
en Sneek, Seignory of Friesland,  Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo batalanto • terkultivistopirato
vdr

Pier Gerlofs Donia (Kimswerd, 1480 – Sneek, 28-an de oktobro 1520) estis frisa batalanto, popolheroo, pirato kaj ribelanto. Li estis enorma viro kaj laŭdire pli longa ol 2 metroj. Donia ĉefe estis konata kiel liberbatalanto por la sendependeco de Frislando (provinco de Nederlando). Pro sia legenda grandeco li ricevis la kromnomon "Granda Petro" (okcidentfrise: Grutte Pier). Kvankam neniu pridubas ke li ekzistis, la detaloj de lia vivo estas ĉirkaŭkovrita per legendo.