Orientfrisa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orientfrisa
Parolata en komunumo Saterland de Germanio
Denaskaj parolantoj 1.000 ĝis 2.5000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en minoritata lingvo en la komunumo Saterland de Germanio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  SIL stq (Saterfrisa lingvo)
v  d  r
Information icon.svg

La orientfrisa lingvo (frise Eastfrysk, platgermane Oostfreesch, altgermane Ostfriesische SpracheOsterlauwerssches Friesisch) estas la orienta branĉo de la frisa lingvofamilio. La orientfrisa nuntempe estas preskaŭ formortinta. Nur en la oldenburgia komunumo Saterland en la distrikto Cloppenburg de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio, proksime de la rivero Emso en historie marĉa kaj pro tio lingve relative izolita teritorio, konserviĝis dialekto: la saterfrisa lingvo. Kiel lasta vivanta orientfrisa dialekto la saterfrisa nuntempe ofte konsideriĝas sinonime al la origine multe pli disvastiĝinta orientfrisa (la esploro de la saterfrisa lingvo dum la 20-a jarcento cetere en du lokoj estas ligita al esperantistoj: legu pli en la aparta artikolo pri la lingvo).

Post kiam ankaŭ en Germanio oficialiĝis la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, la saterfrisa lingvo ekhavis apartan rajton je protekto kaj subteno. Proksimume 300 infanoj lernas la lingvon nedevige en infanĝardenoj kaj lernejoj. Ekde la jaro 2004 en la lingvo disvastiĝas radio-elsendoj en la regiona radiostacio Ems-Vechte-Welle. Kaj kompreneble ekzistas (ankoraŭ relative malgranda) vikipedia branĉo en la saterfrisa lingvo.

Dum la saterfrisa lingvo restis viva, en la iom pli norda regiono Orientfrislando rekte sude de la Norda Maro la origina orientfrisa lingvo dum la mezepoko formortis kaj anstataŭigis per regiona dialekto de la platgermana lingvo.

la teritorio de la frisaj lingvoj

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La orientfrisa lingvo estas branĉo de la frisa lingvaro. Aldone la okcidentfrisa lingvo estas parolata de pli ol 350.000 homoj en la nederlanda provinco Frislando kaj ĉe la okcidenta marbordo de Ŝlesvigo-Holstinio (aparte en la distrikto Norda Frislando) ekzistas la nordfrisa lingvo parolata ankoraŭ de pli-malpli 10.000 homoj. Regante unu el tiuj tri lingvoj, ne eblas kompreni la aliajn du.

Ĉiuj tri branĉoj de la frisa lingvaro devenas de la malnovfrisa lingvo, sed dum pluraj jarcentoj pli kaj pli malsamiĝis. La lingvistike plej proksima plia lingvo estas la angla lingvone la nederlanda aŭ altgermana. Historie tial oni foje grupigis la anglan kaj frisan lingvon kaj nomis la grupon "anglofrisa lingvaro"; nun la angla kaj frisa kune kun la nederlanda kaj platgermana lingvoj foje grupiĝas sub la nomo "nordmarĝermana lingvaro" (altgermane nordseegermanische Sprachen). La origine parencaj platgermana kaj nederlanda lingvoj tamen ekde pli ol 1200 jaroj evoluis tre dise de la frisa lingvaro kaj perdis multajn originajn lingvistikajn ecojn, kiuj konserviĝis en la tri frisaj lingvoj.[1]

mapo de Orientfrislando

Kiel limo inter la orientfrisa kaj okcidentfrisa lingvo konsideriĝas la rivereto Lauwers en la nuntempa Nederlando. Inter la jaroj 1400 kaj 1550 kaj en okcidenta kaj orienta Frislando la frisa lingvo kiel skriba lingvo anstataŭiĝas per la platgermana lingvo. Dum la okcidentfrisa lingvo tamen restas parolata, la orientfrisa lingvo ĝis la komenco de la 17-a jarcento preskaŭ ĉie formortas. Ĉirkaŭ la jaro 1700 en Orientfrislando nur malmultaj maljunuloj en la teritorio Harlingerland parolas la lingvon, kaj oriente de la rivero Weser la lingvo formortas ĝis la jaro 1720. Ĉirkaŭ la jaro 1800 la loĝantoj ĉirkaŭ la urbo Jever - centro de la germana "distrikto Friesland" – laŭ la germana lingvisto Heinrich Georg Ehrentraut tiom amplekse malaperis, ke la plej multaj lokuloj eĉ ne plu scias ke la frisa lingvo antaŭe estis parolata de iliaj prauloj.

historia teritoria disvastiĝo de la orientfrisaj dialektoj

Esceptoj nur estis du oldenburgiaj komunumoj Saterland kaj (la insulo) Wangerooge, en kiuj orientfrisaj dialektoj post la jaro 1800 ankoraŭ estis vivaj. La sorton de la lingvo sur la insulo Wangerooge difinis inundo de la jaro 1854. Post kiam preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj sur la insulo estis detruitaj, la insulanoj estis translokigitaj al la malinsula parto de Oldenburgio, plej multaj al la urbo Varel, kaj post pluraj jardekoj ne-frisoj eksetlis sur la forlasita insulo. La lasta parolanto de la insula dialekto de la orientfrisa lingvo formortis dum la jaro 1950 en Varel. Do nuntempe el la orientfrisa dialektaro nur la saterfrisa lingvo restas viva. Tamen ĉie en Orientfrislando kaj norda Oldenburgio restas personaj kaj familiaj nomoj el la origina orientfrisa lingvo, kaj ankaŭ multaj lokaj geografiaj nomoj atestas pri la antaŭa loka lingvo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst H. Munske (eldoninto): Handbuch des Friesischen. Niemeyer, Tübingen 2001
  • W. J. Buma (eldoninto): Die Brokmer Rechtshandschriften (Oudfriese Taal- en Rechtsbronnen 5), Den Haag 1949.
  • F. Holthausen / Dietrich Hofmann: Altfriesisches Wörterbuch (2. verbesserte Auflage), Heidelberg 1985.
  • Gerhard Köbler: Altfriesisch-neuhochdeutsches kaj neuhochdeutsch-altfriesisches Wörterbuch, 1983.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. komparu: Hans Frede Nielsen: Frisian and the Grouping of the Older Germanic Languages. En: Horst H. Munske (eldoninto): Handbuch des Friesischen. Tübingen: Niemeyer 2001