Eŭropa Maldekstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Maldekstro
emblemo
Eŭropa politika partio • metaorganizaĵo
Komenco 9-a de majo 2004 vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

demokrata socialismokomunismoEŭrokomunismo

Ĉefestro(j) Heinz Bierbaum vd
Membro de Registro de Eŭropaj Politikaj Partioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
emblemo de la Eŭropa Maldekstro
Lothar Bisky, prezidanto de la Eŭropa Maldekstro

Partio de Eŭropa Maldekstro (angle Party of the European Left, france Parti de la gauche européenne, germane Europäische Linkspartei, itale Partito della Sinistra Europea), mallongigo laŭ la angla kaj germana nomo EL, fondiĝis la 8-an de majo 2004 pere de 15 maldekstraj kaj komunismaj partioj de Eŭropo. Kontraste al la Konfederacia Frakcio de Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj de maldekstraj parlamentanoj de la Eŭropa Parlamento, la Eŭropa Maldekstro ne nur estas malstrikta frakcia grupiĝo, sed vera politika partio. La maldekstra frakcio en la Eŭropa Parlamento disponas pri 41 parlaentanoj kaj estas la kvina plej granda frakcio, kaj plej multaj el tiuj 41 parlamentanoj reprezentas la Eŭropan Maldekstron. Tamen la partio ankaŭ havas membropartiojn el ŝtatoj ekster la Eŭropa Unio.

Partia celo estas la evoluo de "alternativa socia kaj politika modelo kontraste al la kapitalismo" kaj aktivecoj kontraŭ "kreskanta militismo kaj militoj", aldone al engaĝiĝo por "medioprotekto kaj respekto de la homaj rajtoj". [1]

Prezidanto de la Eŭropa Maldekstro estas la german politikisto Lothar Bisky.

Membreco[redakti | redakti fonton]

Kadre de la fonda kongreso ne eblis atingi plenan konsenton pri la statuta difino de membreco en la Eŭropa Maldekstro: en la partio povas membriĝi partioj kaj individuaj civitanoj. Longe oni disputis pri tio, ĉu individua membreco estu antaŭvidita. La Partio komunisma de Francio (PCF) pledis por membreco nur de partioj, dum la maldekstra partio PDS [la mallongigo devenas de la antaŭa, intertempe ne plu uzata nomo "Partio de Demokratia Socialismo"] en Germanio luktis por ebleco krei lokajn grupojn de la Eŭropa Maldekstro en Germanio ankaŭ kun civitanoj, kiuj ne estas membroj de la partio PDS. Intertempe la kverelo estas finita: la individuaj membroj de la eŭropa partio, kiuj ne apartenas al nacia membropartio, pagas altigitan membrokotizon de almenaŭ 24 eŭroj ĉiujare.

Membraj partioj[redakti | redakti fonton]

Membraj partioj de la Eŭropa Maldekstro[redakti | redakti fonton]

partio ŝtato
Die Linke (La maldekstro, PDS)  Germanio
Kommunistische Partei Österreichs (Komunisma partio de Aŭstrio, KPÖ)  Aŭstrio
Parti Communiste (Komunisma partio)  Belgio
Strana demokratického socialismu (Partio de demokrata socialismo)  Ĉeĥio
Partio de la Estonia maldekstro unuigita (estona maldekstra partio)  Estonio
Parti communiste français (Partio komunisma de Francio, PCF)  Francio
Sinaspismos (Koalicio de Maldekstruloj, de Movadoj kaj de Ekologio)  Grekio
Izquierda Unida (Maldekstro unuiĝinta)  Hispanio
Partido Comunista de España (Komunisma partio de Hispanio)  Hispanio
Esquerra Unida i Alternativa (Maldekstro unuiĝinta kaj alternativa) Katalunio
( Hispanio)
Munkáspárt (Hungara komunisma laborista partio)  Hungario
Partito della Rifondazione Comunista (Partio de refondiĝo komunisma, PRC)  Italio
Déi Lénk (La maldekstro)  Luksemburgo
Partidul Comuniştilor din Republica Moldova (Komunisma partio de la Respubliko Moldavio]]  Moldavio
maldekstrablock (Bloko de maldekstro)  Portugalio
Partidul Alianţa Socialistă (Partio de alianco socialista)  Rumanio
Rifondazione Comunista Sammarinese (Partio de refondiĝo komunisma san-marina)  San-Marino
Labora partio de Svislando   Svislando
Özgürlük ve Dayanışma Partisi (Partio de libero kaj solidaro)  Turkio

Partioj kun observa statuso ĉe la Eŭropa Maldekstro[redakti | redakti fonton]

partio ŝtato
Deutsche Kommunistische Partei (Germana komunisma partio, DKP)  Germanio
Enhedslisten – de rød-grønne (Unueca listo - ruĝo-verdo)  Danio
Suomen kommunistinen puolue (Finna komunisma partio, SKP)  Finnlando
Ananeotiki Komunistiki kai Oikologiki Aristera (Noviĝinta komunisma kaj ekologia maldekstro)  Grekio
Partito dei Comunisti Italiani (Partio de komunistoj italaj, PCI)  Italio
Komunistická strana Slovenska (Komunisma partio de Slovakio)  Slovakio
Komunistická strana Čech a Moravy (Komunisma partio de Bohemio kaj Moravio, KSČM)  Ĉeĥio
Anorthotiko Koma Ergazomenu Lau (Progresa partio de la laborista popolo)  Kipro
Młodzi Socjaliści (Asocio Junaj Socialistoj)  Pollando

Fonoj - kontroversoj - perspektivoj[redakti | redakti fonton]

La iniciaviton por la fondiĝo de EL unuavice motoris partioj, kiuj delonge kunlaboris en la komunisma frakcio de la Eŭropa Parlamento kaj kadre de la "Nova Eŭropa Maldekstra Forumo", ekzemple la itala partio "Rifondazione Comunista" (PRC). Bazo de tiu kunlaboro estis la takso, ke socia opozicio nur en la naciaj ŝtatoj, kiuj pli kaj pli perdas suverenecon, ne plu oftertus sufiĉan politikan influon. Tiun takson tamen neniel dividas ĉiuj eŭropaj maldekstraj partioj, kaj sekve la fondiĝon de la EL akompanis multnombraj kontroversoj.

Diferencoj en la "eŭropa demando"[redakti | redakti fonton]

La EL agas ene de la jura kadro de la Eŭropa Unio (EU), kvankam en la partio membras partioj el ŝtatoj ekster EU. La faktan akcepton de EU-institucioj forte kontraŭbatalas iuj pli radikalaj membroj de la partio. La partio EL principe postulas unuiĝintan socialisman kaj demokratian Eŭropon, kaj forte kritikas la Novliberalismon de la Traktato de Mastriĥto kaj de la Traktato pri Konstitucio de Eŭropo, sed unuopaj membraj partioj tre malsamopinias pri la forteco de tiu kontraŭo.

Ĝenerale rimarkeblas, ke la maldekstraj partioj de Mezeŭropo tendence estas pli por-eŭropaj, dum la partioj de la pleja sudo kaj nordo de la kontinento estas decide kontraŭ-eŭropaj, kaj sekve ne emas membriĝi en la partio Eŭropa Maldekstro. En tio samopinias politike plej malsamaj partioj, ekzemple la ortodokse marksisme-leninisme orientita Komunisma partio de Grekio (KKE) kaj la Partio komunisma de Portugalio (PCP) unuflanke kaj la ekse komunisma sveda partio Vänsterpartiet aliflanke, kiu nun reprezentas modernan socialisman, ekologian kaj inisman politikon, sed tamen same batalas por la defenco de nacia suvereneco kontraŭ la Eŭropa Unio. La diferencon en la malsame forta kontraŭo de la Eŭropa Unio parte klarigas la fakto, ke aparte la agrikulturistoj sentas sin la malprofitantoj de la EU-politikoj, kaj agrikulturo en la pleja sudo kaj nordo de Eŭropo havas pli da ekonomia signifo ol enla intertempe forte industriigita Mezeŭropo.

Tamen ankaŭ en la mezeŭropaj membropartioj PRC de Italio, PCF de Francio aŭ la eta partio KPÖ en Aŭstrio fortas opoziciaj voĉoj kontraŭ la komuna partio Eŭropa Maldekstro. Krome en iuj el la naciaj partioj la fondiĝo de Eŭropa Maldekstro ne eldiskutiĝis de la bazaj membroj, sed decidiĝis fare de la partiaj gvidantoj, kio elvokis kritikon pri maldemokratieco. Iuj membroj de la konkuranta asocio "Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro" tial asertas, ke la Eŭropa Maldekstro pli malunuigus ol unuigus la komunistojn de Eŭropo.

"Problemo orienta Eŭropo"[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Maldekstro havas fortan intereson pri plifortiĝo en la novaj EU-membroŝtatoj de centra kaj orienta Eŭropo, aparte pro tio, ke en tiuj landoj la salajroj pli malaltas kaj kapitalismaj internaciaj entreprenoj havas despli fortan intereson produkti siajn varojn tie. En la plej multaj el tiuj landoj, kiuj ĝis la jaroj 1990/1991 suferis pro ordonita komunismo diktita de Sovetunio, nuntempe partioj, kies programo estas pli maldekstra ol tiu de la socialdemokratiaj partioj, apenaŭ havas subtenon de la civitanoj. Tie, kie en orienta Eŭropo komunismaj partioj tamen ekzistas, ili havas tre malsamajn strukturojn kaj interesojn ol tiuj de okcidenta Eŭropo.

La plej forta maldekstra partio de la orientaj EU-ŝtatoj estas la Komunisma partio de Bohemio kaj Moravio (KSČM) en Ĉeĥio, en kiu observeblas fortaj konfliktoj ene de la partio kaj en kiu subtenantoj kaj kontraŭantoj de ebla aliĝo al la Eŭropa Maldekstro - samkiel antaŭ majo 2004 subtenantoj kaj kontraŭantoj de ebla aliĝo de Ĉeĥio al la Eŭropa Unio - ĝis nun ne interkonsentis. La baza membraro, al kiu la partio ŝuldas siajn baloto-sukcesojn, konsistas el civitanoj, kies situacio malboniĝis post 1990: pensiuloj, senlaboruloj, parto de la loĝantoj de aparte malurbaj regionoj. Ili revas pri la antaŭa epoko de komunisma Ĉeĥoslovakio, kaj la partiaj gvidantoj provas balancigi tiun nostalgiemon kontraste al la partia strebado esti moderna demokratia partio. Dum januaro 2004 reprezentantoj de la ĉeĥa partio en Berlino subskribis al alvokon pri fondo de la partio Eŭropa Maldekstro. En Ĉeĥio, tiuj reprezentantoj estis forte kritikataj agi sen partia konsento. Delegacio de KSČM tamen partoprenis la fondokongreson de la eŭropa partio dum majo 2004, sed spektakle forlasis la kongreson, protestante kontraŭ distanciĝo de la Stalinismo en la fonda dokumento. La partio faris interretan enketon inter siaj membroj pri la vortumo de la fonda dokumento, kaj 70 procentoj de la voĉdonintaj membroj estis por la stalinismo-kritika vortumo de la fondoteksto de la Eŭropa Maldekstro - tamen kompreneble multaj membroj ne havas interretan konekton kaj la valido de la enketo estis forte atakata. Tiuj perturboj montras, kiom (ankoraŭ) malfacilas la integrigo de orienteŭropa komunisma partio en tuteŭropan komunisman partion. Tamen lastatempe pli kaj pli intensiĝas tendenco de la partio KSČM pli kunlabori en la komuna partio Eŭropa Maldekstro kaj alceli plenan membrecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. http://euroleft.org/docs/el-manifesto.de.html partia manifesto (ĉi-tie en la germana)