Novliberalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novliberalismo
politika ideologio • ekonomika ideologio
ekonomia liberalismo
vdr

Novliberalismo estas moderna formo de ekonomia liberalismo. La nocio estis uzata jam en la mezo de la 20-a jarcento de liberaluloj, kiuj klopodis trovi mezan vojon inter kapitalismo kaj socialismo.

Ekde la lastaj jaroj de la 20-a jarcento, la nocion uzas ĉefe alimondistoj por nomi tiun ekonomikan politikon, kontraŭ kiu ili batalas. Novliberalismo estas do rigardata kiel kontraŭa pozicio al socialismo kaj ekologiismo.

Novliberalismo signifas, el tiu ĉi vidpunkto:

  • subtenon de libera komerco, kun la principo de "libera kaj sendifekta konkurenco" (vd la tiurilatajn leĝajn tekstojn de Eŭropa Unio, kaj resumon de ties Fundament-Akordo [1][rompita ligilo])
  • malfermon de la merkatoj en la tuta mondo, eventuale ankaŭ per politika premo (kaj en ekstremaj kazoj eĉ per milita interveno)
  • decidan subtenon de la rajto je proprieteco
  • inklinon malaltigi impostojn
  • malatenton pri socia justeco
  • malatenton pri rajtoj de laboristoj
  • malatenton pri ekologiaj principoj

Subtenantoj de novliberalismo ofte preferas ne uzi tiun ĉi nocion, sed paroli simple pri ekonomia liberalismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]