Politika ideologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen listo de la politikaj ideologioj de partioj. Multaj politikaj partioj bazas sian politikan agadon sur programo aŭ sur ideologio. En sociaj studoj, politika ideologio estas iu aro da idealoj, principoj, doktrinoj, mitoj, aŭ simboloj de socia movado, institucia, klaso, aŭ granda grupo, kiu eksplikas kiel socio funkciu, kaj donas iun politikan aŭ kulturan planon por iu socia ordo. Politika ideologio grande zorgas pri kiel disdoni potencon, kaj por kiu celo ĝi estu uzata. Iuj partioj sekvas specifan ideologion tre proksime, dum aliaj eble amplekse inspiriĝas de grupo de parencaj ideologioj sen specife sekvi unu nuran. La populareco de ideologio estas, parte, pro la influo de moralaj entreprenistoj, kiuj foje agas pro siaj propraj interesoj.

Politikaj ideologioj havas du dimensiojn:

  1. Celoj: kiel socio funkciu (aŭ estu aranĝita).
  2. Metodoj: La plej taŭga maniero por atingi la idealan aranĝostaton.

Ideologio estas kolekto de ideoj. Kutime, ĉiu ideologio enhavas specifajn ideojn pri tio, kion ĝi konsideras la plej bona registarformo (ekz. demokratio, teokratio, ktp.), kaj la plej bona ekonomika sistemo (ekz. kapitalismo, socialismo, ktp.). Foje la sama vorto estas uzata por identigi ambaŭ ideologion kaj unu el siaj ĉefaj ideoj. Ekzemple, "socialismo" povas referenci ekonomikan sistemon, aŭ ĝi povas referenci ideologion, kiu subtenas tiun ekonomikan sistemon.

(Ideologioj ankaŭ sinidentigas per sia situo en la politika spektro (kiel la maldekstro, la centro, aŭ la dekstro), tamen ĉi tio ofte estas polemika. Finfine, ideologioj povas ekzisti aparte de politikaj strategioj (ekz. popolismo) kaj de unuopaj aferoj, sur kiu oni povas konstrui partion (ekz. kontraŭo al eŭropa unuiĝo aŭ la malkontraŭleĝigo de kanabo).

Disiĝoj laŭ grupoj[redakti | redakti fonton]

La suba listo provas disigi ideologiojn, kiuj troviĝas en praktika politika vivo, en plurajn grupojn; ĉiu grupo enhavas ideologiojn parencajn unu al la alia. La titoloj referencas la nomojn de la plej bone konataj ideologioj en ĉiu grupo. La titolnomoj ne nepre signifas iun hierarĥian ordon, aŭ ke unu ideologio evoluis el la alia. Ili simple notas la fakton, ke la priaj ideologoj estas praktike, historie, kaj ideologie parencaj. Notu, ke unu ideologio povas aparteni al kelkaj grupoj, kaj foje estas granda kuneco inter parencaj ideologioj. Ankaŭ, memoru, ke la signifo de politika etikedo povas malsami inter landoj, kaj ke partioj ofte apartenas al mikso de ideologioj.

La listo estas strikte laŭaboca. Tiel, la situo de unu ideologio antaŭ alia ne signifas, ke la unua pli gravas aŭ pli popularas ol la dua.

Ideologioj parencaj kun anarkiismo[redakti | redakti fonton]

Ideologioj parencaj kun feminismo[redakti | redakti fonton]

Ideologioj parencaj kun konservativismo[redakti | redakti fonton]

Ideologioj parencaj kun liberalismo[redakti | redakti fonton]

Ideologioj parencaj kun naciismo[redakti | redakti fonton]

Ideologioj parencaj kun naturprotektismo[redakti | redakti fonton]

Ideologioj parencaj kun religio[redakti | redakti fonton]

Ideologioj parencaj kun socialismo[redakti | redakti fonton]

Aliaj gravaj ideologioj[redakti | redakti fonton]