Naturprotektismo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La fama fotaĵo de la Blua globeto, kiu helpis vigligi la publikon pri naturprotektismo.
Politikaj ideologioj
Parto de vico Politiko
Anarkiismo
Cionismo
Faŝismo
Federismo
Feminismo
Islamismo
Komunismo
Komunumismo
Konservatismo
Kristana demokratio
Liberalismo
Libertarianismo
Marksismo
Naciismo
Naturprotektismo
Naziismo
Socialismo
Socialdemokratio
Virismo

Naturprotektismo estas ampleksa filozofio kaj socia movado, kiu centras je zorgo pri konservado kaj plibonigo de la naturmedio, ambaŭ pro ĝi mem kaj ankaŭ pro ĝia graveco al civilizacio. Naturprotektistoj ofte parolas pri planedo aŭ loko, kiu facas al multegon da gravaj kaj urĝaj minacoj, ofte kunligitaj kun troega konsomado, ekonomika kreskado, materialismo, disnatura konstruado, kaj eksplodkreskanta homa loĝantaro. Eble la plej problema afero laŭ naturprotektismo estas la moderna vidpunkto, ke la homara destino ne estas ligita al tiu de la natura mondo, kaj ke nia respondeco al naturo estas - je plej bona takso - limigita al la satigo de malprofundaj deziroj.

Plurmaniere, naturprotektistoj kaj naturprotektistaj grupoj klopodas doni al la naturmedio pli fortan voĉon en homaj aferoj, kaj luktas por vidigi al registaroj, industrioj, kaj aliaj institucioj, ke ekologio gravas, kaj ke ili pli respektu naturon. Multaj naturprotektistoj vidas komunan kaŭzon kun indiĝenaj komunumoj kaj aliaj subpremitaj grupoj, kiuj luktas por protekti sian tradician vivmanieron aŭ liberecon de la blinda komerco kaj aliaj tutglobaj atakoj.

Rilate naturprotektadon, oni povas diri, ke naturprotektismo estus la politika aŭ socia sinteno favora al la naturprotektado, dum tiu lasta temas pri preciza agado favore la protektadon de la naturo.

Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.