Ordoliberalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ordoliberalismo (de:Ordoliberalismus en la germana, aŭ de:Ordnungspolitik por ordoliberala politiko nomata politikoj de ordono estas ekonomia tendenco evoluinta en Germanio inter la 1930-aj kaj 1950-aj jaroj, kiu naskis la sistemon de sociala merkatekonomio.

Poste la konservativaj ekonomikistoj de Federacia Germanio, Walter Eucken, Wilhelm Röpke kaj Alfred Müller-Armack ekz-e, esprimis sin en la revuo Ordo. Ili influis la ekonomian politikon de diversaj germanaj ĉefministroj, kio donis al ili la aŭreolon de intelekta patreco de la "okcident-germana ekonomia miraklo".

Bazoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la ordoliberala teorio, la ŝtato havas la respondecon krei leĝan kaj institucian kadron por la ekonomio kaj konservi sanan nivelon de "libera kaj sendifekta" konkurenco per disponoj kongruaj kun la merkatleĝoj. Efektive, se la ŝtato ne faras anticipajn disponojn por subteni la konkurencon, la entreprenoj naskas monopolojnoligopolojn. Tio havus la konsekvencon deturni la ekonomiajn avantaĝojn de la merkato kaj eble iam subfosi la demokration, ĉar la ekonomia potenco kapablas transformi en politikan potencon. La ŝtato havas do rolon de "ordonanto".

Laŭ Stephen Padgett, centra kolono de la ordoliberalismo estas "labordivido" klare difinita inter la agantoj de la ekonomia mastrumado:


Debato[redakti | redakti fonton]

Okazas nun debato "Ordnungspolitik kontraŭ Prozesspolitik", do, inter la ordon-politikoj kaj la procedo-politikoj.


Ligoj (en la franca)[redakti | redakti fonton]

{{Tendencoj de ekonomiko}}

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]