Ĵuĉe-ideologio
Ĵuĉe aŭ Ĝuĉe (koree 주체, ĉinsigne 主體) estas la oficiala gvida ideologio en Nord-Koreia Popola Respubliko. En la korea la vorto signifas "la ĉefa parto" kaj "memstareco". La kerno de la ideo estas bezono kalkuli plej unue je propraj fortoj, alfrontante problemojn.
Norda Koreio ne nur proklamis la ideojn, sed ankaŭ sekvis ilin delonge: en 1950-aj okazis malvarmiĝo de rilatoj kun Sovetio, en 1960-aj — kun Ĉinio, ambaŭfoje kiel sekvo de tio, ke Norda Koreio ne volis fariĝi kontrolebla deekstere satelita ŝtato.
Post la disfalo de la bloko de socialismaj ŝtatoj ĝuĉeo perdis multe de sia iama marksismo. Post la morto de prezidento Kim Il Sen la ideologio ekhavis elementojn preskaŭ religiajn (ekz., oni ne diras, ke Kim Il Sen mortis, sed ke li "estas en aspekto de senmorteco"). Ĝuĉea ideologio estas studata kelkloke en la mondo ankaŭ ekster Koreio, en neregistaraj societoj.
Ekde la 8-a de julio 1997 Norda Koreio uzas sian apartan "ĝuĉean" jarkalkulon, kies starta jaro estas 1912 (kiam Kim Il Sen naskiĝis). Tiel la 2010 jaro estas la 99-a jaro laŭ la ĝuĉea jarkalkulo.