Peronismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juan Domingo Perón, fondinto de la movado peronista.
Eva Perón, fondinto de la Partido Peronista Femenino.

La Justicialismo (justecismo) aŭ Peronismo estas amasmovado argentina kreita ĉirkaŭ la figuro de Juan Domingo Perón kiu ekde mezo de la 1940-aj jaroj ludis gravan rolon en la historio de la lando. En ties partia formo ĝi organiziĝis kiel Partido Peronista, kaj poste, Partido Justicialista.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La hispanlingva vorto "justicialismo" (justecismo) deveenas el unu el la tri grandaj ideoj de tiu idearo, nome la socia justeco, kaj ĝi estis sugestita la unuan fojon de la Dro. Eduardo Raúl Stafforini, fakulo pri labora juro kaj alta funkciulo kiam Perón estis Sekretario pri Laboro.[1]

La "bonstatiga ŝtato" kaj la ekonomio de la unua peronisma epoko[redakti | redakti fonton]

La alveno de la peronismo al povo okazis tuj post la Dua Mondmilito, kio supozas la ekonomian malforton de Eŭropo ruinigita, kaj la kreska hegemonio de Usono en la Okcidenta Hemisfero. En tiu etoso, Argentino troviĝis la unuan fojon en sia historio kiel kreditoro de eŭropaj landoj ŝuldantaj, pro la eksportado de viando kaj greno al militintaj potencoj. La ĉefa ŝuldanto estis la Unuiĝinta Reĝlando kiu deklaris nepagipovecon. La peronista registaro uzis parte tiujn kreditojn por akiri entreprenojn pri publikaj servoj de brita kapitalo, kiaj la konata kazo de la fervojoj kiuj angloj klopodis vendi ekde 1938. En septembro de 1946, la peronista registaro subskribis la traktaton Miranda-Eady, kiu kreis miksan societon "Sociedad Mixta en FF.CC.", per kiu krom aliaj privilegioj al la brita kapitalo, oni agnoskis investadon de $2.000 milonoj, oni garantiis minimuman enspezon de 4% ĉiujara ($80 milonoj), kaj senliman nepagindecon por importado. Sed Usono premis por la nuligon de la traktato, kio devigis Brition pagi ŝuldojn permone.

La ekonomia bonfarto de Argentino pluis, helpe de la kreska merkato kiu formiĝis pro la malpliigo de importado devena el la militaj landoj. Tio permesis al la registaro apliki politikon de socialan bonfartigon kiu inkludis novajn socialajn rajtojn, kiaj feri- aŭ ripoz-periodoj, planoj por loĝejkonstruado, investado en san- kaj eduk-sistemoj ktp. Tiuj socialaj konkeroj estis amplekse profititaj de la figuroj de Perón kaj lia edzino, Eva Perón, kiu kontrolis fondaĵon de sociala helpo nome Fondaĵo Eva Perón, financita ĉefe de ŝtataj kapitaloj krom de aliaj el entreprenoj. La ŝtatigoj de publikaj servoj, kiaj la britposeditaj fervojoj, estis proklamitaj kiel konkeroj de suvereneco kaj sendependigo ekonomia.

Tamen, la tutmonda kunteksto iĝis nefavora ĉar Usono pere de la Plano Marshall, ekeksportis siajn agrikulturajn kromproduktojn en Eŭropon malprofite por la komercado el Argentino. El 1950, la ekonomia stato malbniĝas kaj nova ministro pro ekonomio, nome Alfredo Gómez Morales, aplikis politikon de ortodoksa stilo, tio estas malaltigo de la publika elspezo; Perón, kiu estis deklarinta iam ke li "fortranĉos siajn manojn" antaŭ ŝuldigi la ŝtaton endanĝerigante ties ekonomian sendependon, devis prunti finfine el banko el Usono nome Eximbank kaj subskribis kontraktojn por ekspluatado de nafto profite al eksterlandaj entreprenoj.

Politika kaj ekonomia situacio dum la dua peronisma epoko[redakti | redakti fonton]

La registaro esperis, ke la disvolvigo de la industrio solvu la landan situacion. Por tio necesis la uzado de energio, ŝtalo, maŝinaro kaj aliaj varoj el kiuj la lando tiam malhavis. Oni devis importi ilin. Tio okazigis inflacion kaj sendungigon. Por solvi tiun situacion, en 1952, la registaro decidis apliki duan jarkvinan planon, kio validis el 1953 al 1957. Tiu celis ĉefe sekurigi la disvolvigon de la sociala ekonomio pere de agado kiu helpu la ekonomian sendependon de la lando. Tiudirekte la ŝtato rezervis la kontrolon de la ekstera komerco por defendi la enlandan produktadon kaj akiri egalecajn spezojn.

Krome oni malpliigis la internan konsumon, pere de nuligo de helpoj al diversaj produktoj de populara akiro kiaj la viando; kaj oni nuligis la frostigon de la luprezoj. Aliflanke oni apogis “la revenon al la kamparo”. La industrio ĉiukaze ne prosperis, ĉefe pro manko de taŭga maŝinaro, de elektro, de efikaj transportoj, ĉefe fervojaj, kiuj ne estis renovigitaj de la ŝtato.

Por disvolvigi la industrian sektoron kaj eliri el la krizo (kiu vekis malkontenton de la sindikatoj kaj de la armeo) oni favoris la grandajn entreprenojn, kiaj ekzemple la siderurgian SOMISA aŭ tiujn rilatajn al nafto. Oni frostrigis la kolektivajn laborkondiĉojn. Kaj oni klopodis allogi eksterlandajn kapitalojn, ekzemple por la produktado de nafto. Argentino interkonsentis kun filio de la Standard Oil de Kalifornio, por ekspluatadi 40.000 hektarojn en la provinco Santa Cruz, sed tio ne estis aprobita de la Kongreso pro la opozicio de deputitoj kaj radikalaj kaj ankaŭ de la propraj peronistoj.[2]

La bombardado kaj la fino[redakti | redakti fonton]

Dum supozata klopodo murdi Perón por posta puĉo, la 16an de junio de 1955 tagmeze, ĉirkaŭ tridek aviadiloj de la ŝiparmeo kaj de la arearmeo bombardadis kaj mitralis la loĝantaron de Bonaero ĉe la Placo Majo kaj aliaj lokoj.[3] Tiu atako okazigis ĉirkaŭ 355 mortojn kaj 600 vunditojn kaj antaŭanoncis la postan aperon de la ŝtata terorismo, kiu poste absolute malatentos la popolan suferon por la politikaj celoj. Perón ne estis atingita, ĉar li forestis el la diversaj atakitaj lokoj. Sekvis atakoj al preĝejoj fare de kolerigitaj defendantoj de la reĝimo, kiu volis kontraŭi la opoziciantojn influitajn de la katolika eklezio.

Septembre, Perón estis elpostenigita de nova puĉo nomita Revolución Libertadora (Liberiga Revolucio), kiu malpermesis peronismon, multaj el kies partianoj estis arestitaj aŭ eĉ mortpafitaj, kio havigis al la puĉo la nomon de «revolución fusiladora» (Mortpafiga Revolucio). Perón ekziliĝis ĝis la rekupero de la demokratio en 1973. Spite la malpermeson, la peronismo pluinfluos sur la argentina politiko.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

La peronismo enhavis nombrajn ideologiajn tendencojn kiuj eniris poste en konfliktojn. Ekde ties apero en politiko, la peronismo estis difinita de Perón kiel Nacia Movado, kiu enhavis socian sektoron nome “laborista klaso”. Tiu nomo dekomence estis eŭfemismo uzita de la Generalo por distingi sian koncepton disde la kriterioj de marksismo kaj de “proletaroj”, tiele oni kontraŭis doktrine la lukto de klasoj. Tiele la Justicialismo aperis kiel tria vojo inter kapitalismo kaj komunismo.[4]

La motoj de la Movado Peronista aludis al la Sociala Justeco, la Politika Suvereneco kaj la Ekonomia Sendependeco. Tiu interpreto de Perón ebligis la neatenditan kreskon de ties politika strukturo kaj portis ĝin al niveloj de populara reprezenteco neniam etingitaj en Latinameriko. La kreado de la praktika ideologio estis tasko unika de Perón mem, kio malfermis vakuon inter li mem kaj la Movado. Perón profitis la figuron de sia edzino Evita, kiu tuj plenumis la rolon de peranto inter la reganto kaj la popolo. Tamen la kliniĝo de tiu al tavoloj de malriĉuloj kreis malkontenton de diversaj sektoroj kiaj la militistoj, la katolika eklezio kaj la mezklaso, kiuj dekomence akceptis la politikojn de Perón, se estis nur svage humaneca kaj “justicialista”.

La Dudek Peronistaj Veroj[redakti | redakti fonton]

"Tiuj estas la Dudek Veroj de la Peronista Justicialismo. Mi volis kunigi ilin por ke ĉiu el vi metu ilin en siajn mensojn kaj siajn korojn; por ke vi dissendu ilin kiel mesaĝo de amo kaj justeco ĉien; por ke vi vivu feliĉaj laŭ ili kaj ankaŭ por ke vi mortiĝu feliĉaj por ties defendo se necese..." Juan Perón, 17-a de oktobro de 1950[5]

  1. La vera demokratio estas tiu kie la registaro faras kion la popolo volas kaj defendas unusolan intereson: tiun de la popolo.
  2. La Peronismo estas esence popola. Ĉiu politika cirklo estas kontraŭpopola, kaj tiele ne estas peronista.
  3. La peronisto laboras pora la Movado. Kiu je ties nomo servas al cirklo, aŭ al kaŭdilo, estas peronisto nur laŭnome.
  4. Ne ekzistas por la Peronismo pli ol unusola klaso de homoj: tiuj kiuj laboras.
  5. En la Nova Argentino la laboro estas rajto kiu kreas la dignecon de la homo kaj estas devo, ĉar justas ke ĉiu produktu almenaŭ tion kion tiu konsumas.
  6. Por deca Peronisto, ne povas esti io pli bona ol alia Peronisto.
  7. Neniu Peronisto devas senti sin pli ol tiu estas, nek malpli ol tiu devas esti. Kiam Peronisto komencas sentiĝi pli ol tiu estas, ekkonvertiĝas en oligarko.
  8. En la politika agado la valorskaloj de ĉiu peronisto estas la jena: unue Patrio, poste la Movado, kaj poste la Homoj.
  9. La politiko ne estas por ni celo, sed nur la pero por la bono de la Patrio, kiu estas la feliĉo de ties gefiloj kaj la nacia grando.
  10. La du branĉoj de la Peronismo estas la Sociala Justeco kaj la Sociala Helpo. Per ili ni donas al la popolo brakumon de justeco kaj de amo.
  11. La Peronismo deziras la nacian unuecon kaj ne la luktoj. Deziras heroojn sed ne martirojn.
  12. En la Nova Argentino la unikaj privilegiuloj estas la geinfanoj.
  13. Sendoktrina registaro estas senanima korpo. Pro tio la Peronismo havas siajn proprajn politikan, ekonomian kaj socialan doktrinojn: nome Justicialismo.
  14. La Justecismo estas nova filozofio de vivo simpla, praktika, populara, profonde kristana kaj profonde humanista.
  15. Kiel politika doktrino, la Justecismo realigas la ekvilibron de la rajto de la individuo kun tiu de la komunumo.
  16. Kiel ekonomia doktrino, la Justecismo realigas la socialan ekonomion, metante la kapitalon je la servo de la ekonomio kaj tiun je la servo de la socia bonfarto.
  17. Kiel sociala doktrino, la Justecismo realigas la Socialan Justecon, kiu havigas al ĉiu persono sian rajton sociale.
  18. Ni volas Argentinon sociale justeca, ekonomie liberan, kaj politike suverena.
  19. Ni konstituas registaron centrigita, ŝtaton organizita kaj popolon libera.
  20. En tiu tero la plej bona kiun ni havas estas la Popolo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.institutomaritain.com.ar/publicaciones/ampliacion/17/50 Maritain y Perón http://archive.is/A3Ts arkivita la 29an de junio de 2012
  2. Page, Joseph A.: Perón. Segunda parte (1952-1974) paĝo 35 Buenos Aires 1983 Javier Vergara Editor ISBN 950-15-0316-X
  3. http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php Hay que matar a Perón, Pedro Bevilacqua, 16a de februaro de 2012}}
  4. http://archivohistorico.educ.ar/sites/default/files/VI_53.pdf
  5. El historiador

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]