Eŭrokomunismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eŭrokomunismo estas politika ideologio, grava ĉefe en diversaj landoj de Eŭropo dum la jardekoj de 1970 kaj 1980, kiu sin agnoskis kiel posteulo de la klasika marksisma komunismo, sed kiu strebis al la preno de la povo pere de demokrataj metodoj. Ne multe oni parolis pri la kialo de la nomo, ĉar estus estinte pli taŭga packomunismodemokratkomunismo aŭ io simile. La prefikso eŭro- eble serĉis la modon de integriĝo en Eŭropa Unio (demokrata, moderna kaj kapitalisma), kvazaŭ la klasika komunismo estus afero de Azio: tamen kaj Sovetunio kaj la orienteŭropaj landoj estis ankaŭ Eŭropo. Do, kvankam la nomo famiĝis, ne tre bone kompreniĝis aŭ almenaŭ kongruis.

Ĝia plej grava reprezentanto estis la Itala Komunista Partio, sed ankaŭ la komunistaj partioj de Francio kaj Hispanio sekvis tiun tendencon. Tio kaŭzis streĉiĝon kun la plej grava tiutempa komunista partio, la soveta KPSU, kaj kelkfoje, kiel en Hispanio, la apartiĝo de pli klasikaj grupoj kiuj fondis apartajn partiojn.

Aliaj okcidenteŭropaj partioj restis lojalaj al la klasika linio, dum la eŭrokomunistoj restis minoritato en la partio aŭ apartiĝis de ĝi, kiel okazis respektive en Portugalio kaj Grekio.

Santiago Carrillo, unu el la ĉefaj reprezentantoj de eŭrokomunismo

Oni foje konsideras kiel malkaŝan lanĉon de eŭrokomunismo, la kunvenon kiu okazis en 1977 en Madrido, inter la gvidantoj de la komunistaj partioj Georges Marchais de Francio kaj Enrico Berlinguer de Italio, kun la hispana Santiago Carrillo, kiel apogon al la hispana komunista partio kiu eliradis el periodo de klandestineco dum la diktaturo de generalo Francisco Franco.

Post la falo de la komunistaj reĝimoj en Orienta Eŭropa, la okcidentaj partioj sekvis malsamajn vojojn. La italaj transformiĝis en socialdemokratan partion, dum maldekstrema alo fondis la Partion de Komunista Refondado. Aliaj formis parton de pli ampleksaj koalicioj, kiel Unuigita Maldekstro (en Hispanio). Ĝenerale, la partioj sekvis demokratian vojon, sed la vorto eŭrokomunismo apenaŭ plu estas uzata.

Kritikaro[redakti | redakti fonton]

Danke al la nuntempa perspektivo oni povas konsideri, ke eurokomunismo estis malsukcesa klopodo eviti antaŭviditan malsukceson en Okcidenta Eŭropo post la supozebla falo de la orienteŭropakomunismo, kiu fine okazis. Por eviti la kunfalo kun malsukcesonta ekonomio kaj eble ankaŭ pro kritiko al manko de libereco, la okcidentaj partioj disiĝis de la linio markita de Sovetunio kaj klopodis novan vojon ene de la demokratia ludo, tio signifis ekzemple en Hispanio akcepton de la monarkio enmetita de la diktatoro Franco, en ĉiu lando malaltigon de la laborista luktemo kontraŭ la entreprenoj, kaj ĝenerale akceptadon de la kapitalisma ekonomio.

Ankaŭ tiuj klopodoj malsukcesis kaj ĉiuj eŭrokomunismaj partioj vidis kiel siaj voĉdonantaroj malpliiĝis unu balotadon post alia. Kaj pro tio oni klopodis la duan solvon (ĝenerale sub aliaj partiestroj) ĉu kiel alitendencaj partioj ĉu ene de koalicio: tiuj iamaj komunismaj partioj iĝis jam ne plu komunistaj, do jam ne estis kialo por paroli pri eŭrokomunismo. Tamen ankaŭ la dua solvo malsukcesis kaj en Francio, Hispanio kaj Italio la sukcedintoj de la eŭrokomunismo vidas plu kaj plu malaltiĝi siajn voĉdonantarojn. Kaj oni klopodas trian, kvaran solvojn.

Kelkaj kritikistoj de la eŭrokomunismo intencas imagi kia estus la estonteco de la komunismo en Okcidenta Eŭropo, se ties ĉefaj komunistaj partioj ne estus adopitintaj la vojon de la reformo. Sed pri tio oni povas nur spekulativi. La fakto estas ke tiu vojoŝanĝo vere influis la estontecon de komunismo en Okcidenta Eŭropo kaj ankaŭ en la resto de la mondo, tio estas eĉ en la falo de komunismo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carrillo, Santiago. 1977. Eurocomunismo y Estado. Editorial Crìtica. Madrid.
  • Claudín, Fernando. 1977. Eurocomunismo y socialismo. Siglo XXI Editores, México D.F. ISBN 968-23-0234-X.
  • Michael R. Krätke,Otto Bauer kaj la frua "Tria Vojo" al Socialismo
  • Detlev Albers u.a. (Hg.), Otto Bauer und der "dritte" Weg. Die Wiederentdeckung des Austromarxismus durch Linkssozialisten und Eurokommunisten, Frankfurt/M 1979
  • Bobbio, Norberto. Eurocomunismo y socialismo
  • Bobbio, Norberto. Gramsci y el Eurocomunismo
  • Radice Lombardo, Lucio. 1979. Un socialismo por inventar
  • Azcárate, Manuel. Crisis del eurocomunismo. Barcelona: Argos Vergara, 1982.
  • Balbuena Iglesias, Mateo. El por qué del eurocomunismo. Madrid: Forma, 1978.
  • Brabo, Pilar. Los orígenes del Eurocomunismo. Madrid: Fundación de Investigaciones Marxistas, 1980.
  • Cesarini Sforza, Marco. El Eurocomunismo. Barcelona: Luis de Caralt, 1978.
  • Elorza, Antonio. Berlinguer, el eurocomunismo. Madrid: Información e Historia, 1995.
  • Kriegel, Annie. ¿Un comunismo diferente?. Madrid: Rialp, 1979.
  • Tussel, Javier. Eurocomunismo en España. Madrid: Fundación Humanismo y Democracia, 1979.
  • Valli, Bernardo. Los eurocomunistas. Barcelona: Dopesa, 1977.