Dua Internacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Dua Internacio, ankaŭ konata kiel SocialistaLaborista Internacio estis fondita de socialistaj kaj social-demokrataj partioj de Eŭropo dum la Kongreso de Parizo en julio 1889.

Ĝi daŭrigis la agadon de la Internacia Asocio de Laboristoj, ankaŭ konata kiel 1-a Internacio, kiu estis dissolviĝinta kelkajn jarojn antaŭe.

Inter la plej konataj kaj longdaŭraj agadoj troviĝas la proklamon en 1889 de la 1-a de majo kiel Tago de la Laboro, kaj en 1910 de la 8-a de marto kiel Internacia tago de virinoj.

La Internacio estis ĝenerale internaciista, kontraŭnaciista kaj antimilitista, sed en la komenco de la Unua mondmilito la diversaj partio (kun malmultaj esceptoj kiel Jean Jaurès) prenis partion favore al siaj respektivaj ŝtataj registaroj, kaj tio okazigis fortan baton al la asocio, kiu dissolviĝis en 1916.

En 1920, la 2-a Internacio estis refondita, sed kelkaj partioj preferis krei novan asocion, kiu ricevis la nomon de Internacia Laborista unuiĝo de Socialistaj Partioj (IWUSP). En 1923, ambaŭ asocioj reunuiĝis kaj formis la Laborista kaj Socialista Internacio, kiu daŭris ĝis 1940.

Aliflanke, la triumfo de la Rusa Revolucio en 1917 kondukos poste al la kreado de la Komunista Internacio, konata kiel 3-a Internacio.

Post la Dua mondmilito, oni kreis novan asocion por daŭrigi la politikon de la 2-a internacio, kaj grupigi la socialistajn partiojn. Ĝi ricevis la nomon de Socialista Internacio kaj plu ekzistas.

Kongresoj de la Dua Internacio[redakti | redakti fonton]

  1. 1889 - Parizo
  2. 1891 - Bruselo
  3. 1893 - Zuriko
  4. 1896 - Londono
  5. 1900 - Parizo
  6. 1904 - Amsterdamo
  7. 1907 - Stutgarto
  8. 1910 - Kopenhago
  9. 1912 - Bazelo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]