Socialista Internacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La oficiala simbolo de Socialista Internacio

La Socialista Internacio (SI) estas internacia organizaĵo kiu grupigas la socialistajn kaj socialdemokratajn partiojn de la tuta mondo.

Ĝi sekvas la tradicion de la 2-a Internacio, kiu estis kreita en 1889. La nuna formo kaj organizado naskiĝis post la Dua mondmilito.

La organizaĵon formas ĉefe reformismaj partioj, kaj estis dum la komencoj forte kontraŭkomunista. En la 70-aj jaroj ĝi forte apogis la reformistajn partiojn en Hispanio kaj Portugalio, post la fino de la respektivaj diktaturoj. En la 80-aj jaroj ĝi apogis la reĝimon de la sandinistoj en Nikaragvo, kaj akceptis plurajn partiojn de la ekskoloniaj landoj. En la 90-aj jaroj la plej grava trajto estis la akcepto de diversaj post-komunistaj partioj, ĉefe en Orienta Eŭropo, sed ankaŭ aliloke, plej karakterize la Demokratoj de Maldekstro (DS) de Italio.

Al la Internacio estas asociita la Partio de la Eŭropaj Socialistoj, la organizaĵo je eŭropunia nivelo, kiu formas relativan plimulton de la Eŭropa Parlamento.

Nuntempe la prezidanto de la Socialista Internacio ekde la jaro 2006 estas Georgios Andrea Papandreu, gvidanto de la Tutgrekia Socialista Movado (PASOK). La antaŭ estis António Guterres de la Socialista Partio de Portugalio.

Partioj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj partioj kiuj formas parton de la Socialista Internacio

Ekzistas ankaŭ asociitaj kaj observantaj partioj, kiuj strikte ne formas parton de la Internacio.

Eksiĝitaj partioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle komunikado de la Internacio socialista