Unión Cívica Radical

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leandro N. Alem, estro de la Revolucio kaj de la partio.
Revolucia Radikala Armeo (1893).
Hipólito Yrigoyen elstara figuro de la partio.
Iguazú, 30a de novembro de 2005, 20 jaroj de Mercosur: Lula, Sarney, Kirchner, Alfonsín.

La Unión Cívica Radical (UCR, Radikala Civitana Unuigo) estas politika partio de Argentino fondita la 26-a de junio de 1891 de Leandro N. Alem. Laŭlonge de la historio ĝi havis diversajn komponojn kaj disigojn kaj tra tiuj regis naŭfoje, kun prezidantoj kiaj Hipólito Yrigoyen (2foje), Marcelo T. de Alvear, Roberto M. Ortiz,[1] Arturo Frondizi,[2] José María Guido,[3] Arturo Illia,[4] Raúl Alfonsín kaj Fernando de la Rúa.[5] La partio alvenis ankaŭ al la Vicprezidenteco de Argentino en la unuaj regotempoj de Juan Domingo Perón,[6] kaj Cristina Fernández de Kirchner.

La UCR kunigas grupojn kun diversaj ideologioj kiaj la kraŭsismo, la federalismo, la liberalismo, la naciismo, la konservismo, la disvolvigismo kaj la socialdemokratio, inter aliaj. Ĝi karakteriziĝis pro sia ideologio defendanta de la laikismo, de inspiro egaleca, kun radikoj en la tradicia federismo kaj la aŭtonomisma alsinismo, kaj ludis gravan rolon por la proklamo de la sekreta voĉdonado, deviga kaj nur por viroj kaj por la instalado de liberala demokratio en la lando, kaj samtempe reprezentas la argentinajn mezajn klasojn dum la 20a jarcento. Ekde 1996 ĝi apartenas al la Socialista Internacio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roberto M. Ortiz estis prezidento kiel membro de la Unión Cívica Radical Antipersonalista (UCRA), ene de la balotalianco Concordancia.
  2. Arturo Frondizi estis prezidento kiel membro de la Unión Cívica Radical Intransigente (UCRI).
  3. José María Guido estis prezidento kiel membro de la Unión Cívica Radical Intransigente (UCRI), kiel konsekvenco de la elpostenigo de la prezidento Frondizi fare de puĉo, kaj konfirmita kiel prezidento de la junta de komandantoj.
  4. Arturo Illia estis prezidento kiel membro de la Unión Cívica Radical del Pueblo (UCRP).
  5. Fernando de la Rúa estis prezidento kiel membro de la Unión Cívica Radical (UCR) ene de la balotalianco Alianza por el Trabajo, la Justicia y la Educación (La Alianza).
  6. Nome Hortensio Quijano [kiĤAno] estis vicprezidento de Juan Domingo Perón kiel membro de la Unión Cívica Radical Junta Renovadora (UCR-JR).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • PASTORE, Tomás Ariel. (2013). U.C.R a través del tiempo.
  • ALFONSÍN, Raúl Ricardo. (1983). Que es el radicalismo.
  • BAILY, Samuel L. (1985). Movimiento obrero, nacionalismo y política en la Argentina. Buenos Aires:Hyspamérica. ISBN 950-614-370-6.
  • BAROVERO, Diego A. (s.a.). «Historia del radicalismo». Instituto Nacional Irigoyeneano Artículos sobre el radicalismo. Konsultita la 10a-Apr-2006.
  • BLANCO MUIÑO, Fernando (1998). «El pensamiento social de la Unión Cívica Radical». Instituto Yrigoyeniano Documentación (17a de novembro de 1998).
  • BRAUNER RODGERS, Susana (1990). «El nacionalismo yrigoyenista (1930-1943)». Estudios Interdisciplinarios de América Latina y el Caribe Tel Aviv (julio de 1990). Konsultita la 15a-Apr-2006.
  • CABRAL, César Augusto (1967). Alem: informe sobre la frustración argentina. Buenos Aires: A. Peña Lillo. ISBN.
  • CARDENAS, Eduardo; Paya, Carlos (1975). En camino a la democracia política, 1904-1910. Buenos Aires: La Bastilla. ISBN 950-25-0000-8.
  • CAYRO, Antonio J. (1976). «El fraude patriótico». Historia Integral Argentina Vol. 7 (El sistema en crisis). Buenos Aires: CEAL. ISBN.
  • CICHERO, Daniel (2005). Bombas sobre Buenos Aires. Buenos Aires:Vergara. ISBN 950-15-2347-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]