Partido Federal (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partido Federal
flago
partio
Komenco nekonata valoro vd
Fino 1868 vd
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaero
Ideologio

federismo

vdr
Partido Federal
partio
Ideologio federismo
vdr

En Argentino la origina Partido Federal (Federa Partio) estis grupo kiu luktis por starigi federan sistemon en la Respublikon. La federismo devenas el tempo de la Maja Revolucio, kaj havis sian ĉefan estron en la figuro de José Gervasio Artigas, fondinto de la Unión de los Pueblos Libres plej konata kiel Liga Federal. Ĝis la dua duono de la 19a jarcento ĝi pluis lukte kontraŭ la Partido Unitario por decidi pri la politika organizado de la lando.

Nepre ne konfuzuĝu inter la Federa Partio de la 19a jarcento (pri kiu temas tiu ĉi artikolo) kaj la politika minoritata organizaĵo de konservativa tendenco fondita en la dua duono de la 20a jarcento laŭ la nomo de "Partido Federal".

Ideologio[redakti | redakti fonton]

La dupolusa kontraŭstaro federismo kontraŭ unecigismo estas konfuza kaj falsa pro simplismo. Tia skematismo malaperas se oni studas la devenojn de ambaŭ tendencoj: dekomence la unecigismo (laŭ la modelo de la Unua Franca Respubliko) estis defendita de la intelektuloj kiuj serĉis - kiel indikas la nomo de la partio - la unuigon de la etenda teritorio kiu en la Suda Konuso estis sendependigita disde Hispanio; tia unueco nepris por pluteni sinergie la lukton kontraŭ la reĝista armeo ĝis proksimume 1825; tiu unua unitarismo estis inspirita de gravuloj kiaj Mariano Moreno; tamen tiu dekomenca epoko de la unecigismo estis profitita de la elitoj por klopodi trudi centristan registaron kiu pluhavu submetitaj la provincojn (tiu dua unecigismo estas la plej konata: la unecigismo, jam degenerita en centralizismo, de Carlos de Alvear, Bernardino Rivadavia, Obes kaj Bartolomé Mitre).