Arturo Frondizi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arturo Frondizi salutas homamason ĉe Placo Majo la tagon de sia enpovigo.

Arturo FrondiziPaso de los Libres, Provinco Corrientes, 28-a de oktobro de 1908–Bonaero, 18-a de aprilo de 1995) estis advokato, ĵurnalisto kaj politikisto argentina, kiu estis elektita kiel prezidento de Argentino kaj regis la landon inter la 1-a de majo de 1958 kaj la 29-a de marto de 1962, kiam li estis elpostenigita de militista puĉo.[1]

Aliĝinta al la Unión Cívica Radical en la 1930-aj jaroj, Frondizi estis unu el la estroj kiuj renovigis tiun politikan partion en la 1940-aj jaroj, kreante la necedeman tendencon. En 1946, prenieris por politika posteno kiel deputito el la Provinco Bonaero. En 1951 integris la formulon prezidentan de la UCR kiel kandidato al vicprezidento, kun Ricardo Balbín.[2][3]

Lia regado estis karakterizita de ideoligia turniĝo, inspirita de Rogelio Frigerio, al iu tipo de disvolvigismo malpli pelita el la ŝtato kaj pli orientita al disvolvigado de la pezindustrio kiel konsekvenco de la instalado en Argentino de multnaciaj entreprenoj.[4]

Lia socilabora, prinafta kaj eduka politiko okazigis altan konfliktecon, kaj grandajn manifestaciojn kaj strikojn de la laborista movado kaj ankaŭ de la studenta movado, same kiel nombrajn atencojn kontraŭ la registaro kun politika celo en kiuj rezultis murditaj 17 personoj inter civiluloj kaj militistoj.[5] En tiu kadro de manifestacioj kaj strikoj, la registaro plenumis la polemikan Planon CONINTES, kiu metis la manifestaciantojn sub jurisdikcio de la militistaj tribunaloj kaj malpermesis la strikojn.

La ekstrea politiko de Frondizi serĉis alproksimiĝon al la administrado demokrata de Kennedy en Usono, sed plutenis sendependan tendencon kaj eĉ kontraŭis la forigon de Kubo el la interamerika sistemo kaj eĉ tuj poste li kunsidis sekrete kun Che Guevara.[6][7] Por unua foje en la historio argentina oni profundigis la internaciajn rilatojn kun aziaj landoj kaj tiele li vizitis Indonezion, Baraton kaj Israelon, krome oni paktis ekonomiajn intrekonsentojn kun la Sovetunio.[8]

La regado de Frondizi estis limigita per la premo de la militista povo,[2][9] kiu eĉ trdis la nomumojn de la ministrojn pri Ekonomio nome la novliberalulojn Álvaro Alsogaray kaj Roberto Alemann. Frondizi ne sukcesis fini sian regotempon kiel prezidento, ĉar li estis elpostenigita de puĉo la 29an de marto de 1962. La militistoj arestis lin kaj portis lin al la insulo Martín García.[3][10] Ekde tiam, Frondizi kaj la MID restis proksimaj al peronismo, integrante la samajn elektajn koaliciojn.[1]

Li mortigis sin la 18-a de aprilo de 1995 pro tute nekonataj kialoj. La Fondaĵo Konex honoris lin postmorte en 1998 per la Premio Konex de Honor, kaj tiele li iĝis la ununura argentina eksprezidento kiu ricevis tiun omaĝon.[11]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Régimen jurídico de la economía argentina: apuntes utilizados en la clase dictada en el Colegio Libre de Estudios Superiores (1942)
  • Petróleo y política (1954)
  • Paz y libertad para todos los argentinos (1957)
  • Argentina y América Latina (1958)
  • Europa y el desarrollo argentino: visita de Frondizi a Europa (1960)
  • Diálogos con Frondizi (1963) kun Félix Luna ISBN 950-49-0063-1
  • Estrategia y táctica del Movimiento Nacional (1963)
  • Petróleo y Nación (1963)
  • El problema agrario argentino (1965)
  • El movimiento nacional: fundamentos de su estrategia (1975)
  • Qué es el Movimiento de Integración y Desarrollo ISBN 950-07-0165-0 (1983)
  • La nación argentina y sus fuerzas armadas (1992)
  • Realismo y ética en la praxis política (1994)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M. E. Alonso, E. C. Vasquez. Aique. ed. Historia: la Argentina contemporánea (1852-1999) (3ra edición). ISBN 950-701-622-8.
  • Pigna, Dina, Mora y Cao (2005). Historia argentina contemporánea (2da edición). Serie polimodal A-Z. ISBN 950-523-651-4.
  • Miranda, Emilio (2007). Historia argentina contemporánea Provincia de Buenos Aires. Kapeluz. ISBN 950-13-2442-7.
  • Luna, Félix (1995b). Historia de la Argentina (La Propuesta Desarrollista edición). Hyspamerica. ISBN 950-752-292-1.
  • Miranda, Fernando (2008). Frondizi, ese desconocido.... Dunken Hyspamerica. ISBN 978-987-02-3339-8.
  • Leguizamón, Javier Vigo; Leguizamón, Javier (2003). Si Frondizi viviera. Edivern. ISBN 987-43-6500-5.
  • Rioja, Sara (2005). Frondizi me dijo. Vinciguerra. ISBN 950-843-610-7.
  • Echagüe, Luna, Selva, Félix (1999). Savio: acero para la industria. María Ghirlanda. ISBN 987-97540-2-6.
  • Luna, Félix (1995a). Historia de la Argentina (Argentinos latinoamericanos edición). Hyspamerica. ISBN 950-752-297-2.
  • Altamirano, Carlos (1998). Los nombres del poder: Arturo Frondizi. Fondo de Cultura Económica. ISBN 950-557-248-4.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.todo-argentina.net/biografias/Personajes/arturo_frondizi.htm Arturo Frondizi (1908-1992), alirita la 6an de marto 2010, TodoArgentina.net.
  2. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj PGAF; $2
  3. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj EHAF; $2
  4. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj elpatagonico; $2
  5. Francisco Eduardo Gassino (director): In memorian, primera edición, Buenos Aires 1998, ISBN 950-9822-48-5
  6. Harvsp, Miranda, 2007
  7. http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=346050 Los 1428 días de Frondizi presidente, alirita la 1an de aprilo 2010, Jorge Rouillon, Diario La Nación, hispane.
  8. Mario Rapoport. «Las relaciones con la Unión Soviética» Iberoamérica y el Mundo, patrocinado por el Instituto Iberoamérica y el Mundo. Konsultita la 24an de novembro de 2012.
  9. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj TD; $2
  10. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj FAF; $2
  11. http://www.fundacionkonex.org/b2233-arturo-frondizi Arturo Frondizi, alirita la 23an de oktobro 2009, Premios Konex, Fundación Konex, hispane.