Albufeira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albufeira

Albufeira estas portugala urbo, kiu apartenas al la distrikto de Faro, regiono kaj subregiono de Algarve, kun ĉ. 37 244 enloĝantoj. La nomo Albufeira venas de la araba lingvo ("al-Buhera") kio signifas "mar-kastelo".

Historio[redakti | redakti fonton]

Malmulte estas sciata pri Albufeira antaŭ la islama periodo. La araba origino de la nomo Albufeira klare indikas ke ĝi aperis dum tiu periodo. La vorto "Albufera" (samkiel la samnoma natura parko de Valencio), venas de la araba "Al-Buhera" (eta marolago). La islama Albufeira estis remparita vilaĝo, kun kastelo sur alta rokmonto. En 1250, Alfonso la 3-a konkeris Al-Buheran kun pli ol 200 kavaliroj de la Ordeno de Aviso. Kiel rezulto Albufeira estis aneksita al la Portugala Regno. Nuntempe la urbo ankoraŭ konservas islamajn spurojn inkluzive de la artoj kaj la akĉento.

Turismo[redakti | redakti fonton]

De la 1960-aj jaroj turismo iĝis pli kaj pli grava por la ekonomio de Albufeira. Precipe britaj kaj nederlandaj turistoj amase venas por ferii, parte ankaŭ restas kiel loĝantoj. De 1960 al 2007 la loĝantaro de la municipo kreskis de 14 736 al pli ol 37 000.

Albufeira posedas plurajn plaĝojn; unu ne tre granda proksimas al la urbocentro, sed estas disigita disde ĝi de sabla kresto. En ĝi estas tunelo por piedirantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]