Anton Pannekoek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonie Pannekoek
Nederlanda astronomo, politika teoriisto
Nederlanda astronomo, politika teoriisto
Persona informo
Naskiĝo 2-a de januaro 1873
en Vaassen, Nederlando
Morto 28-a de aprilo 1960
en Wageningen, Nederlando
Lingvoj nederlandagermana
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de LejdenoUniversitato de Amsterdamo
Familio
Infano Antonie Johannes Pannekoek
Parencoj Michiel Noordewier
Okupo
Okupo astronomo • historiisto de scienco • filozofo • universitata instruisto • politikisto • komunisto
vdr

Antonie PANNEKOEK (naskiĝis en Vaassen, Nederlando la 2-an de januaro 1873, mortis en Wageningen, Nederlando la 28-an de aprilo 1960) estis nederlanda astronomiisto kaj marksista teoriisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pannekoek studis matematikon kaj fizikon en Leiden de 1891. Eĉ antaŭ li iris al kolegio, li estis jam interesita pri astronomio kaj studis la ŝanĝeblecon de Polaris. Ankoraŭ studento li publikigis sian unuan artikolon, On the Necessity of Further Researches on the Milky Way. Kelkajn jarojn post la fino de sia studo li komencis labori ĉe la Leidse Sterrewacht (Leiden-observatorio), kie li skribis sian disertaĵon.

Post legado de la Egaleco de Edward Bellamy , Pannekoek iĝis fervora socialisto kaj komencis studi la teoriojn de Karl Marx. Baldaŭ Pannekoek iĝis bonkonata marksista verkisto, skribanta por nederlandaj kaj germanaj revuoj. Malkontento kun sia tasko en la observatorio li movis al Berlino, kie li iĝis preleganto en la lernejo financita fare de la Sozialdemokratische Partei Deutschlands. Liaj radikalaj opinioj baldaŭ metis lin en problemoj kun la germana registaro kaj la sindikatoj.

Li estis dum ferio en Nederlando kiam la Unua Mondilito eksplodis. Maleble revenado al Germanio, li komencis laboron kiel kemio- kaj sciencinstruisto. La Leidse Sterrewacht volis havi lin reen, sed opozicio de la Nederlanda registara pro liaj marksistaj simpatioj maleblis tiun ritornon. Anstataŭe, la Amsterdama urbodelegitaro li nomis partatempa profesoro ĉe la Universitato de Amsterdamo en 1925. En 1932 li devenis plena profesoro.

Astronomio[redakti | redakti fonton]

En lia scienca laboro Pannekoek komencis studi la distribuadon de steloj tra la Lakto vojo kaj la strukturo de nia galaksio. Poste li iĝis interesita pri la naturo kaj evolucio de steloj. Pro tiuj studoj li estas konsiderata kiel la fondinto de astrofiziko kiel aparta disciplino en Nederlando.

Krom lia teoria laboro li ankaŭ iris sur pluraj eksterlandaj ekspedicioj por observi sunajn eklipsojn kaj preni spektrojn de steloj. En 1926 li entreprenis ekspedicion al Javo por mapi la Sudaj Konstelaciojn. Li ankaŭ estis interesita pri la historio de astronomio kaj sia libro, A History of Astronomy (Historio de astronomio), estas konsiderata normreferenco pri la subjekto.

Lia laboro en galaksia strukturo, astrofiziko kaj la historio de astronomio estis de internacia renomo kaj gajnis lin honoran doktorecon de Universitato Harvard en 1936, kaj la Gold Medal of the Royal Astronomical Society (Oran medalon de la Reĝa Astronomia Unuiĝo) en 1951. La kratero Pannekoek sur la Luno kaj la asteroido 2378 Pannekoek estas nomitaj honore de li.

La Astronomical Institute Anton Pannekoek (Astronomia Instituto Anton Pannekoek) ĉe la Universitato de Amsterdamo, de kiu li estis direktoro, daŭre portas sian nomon.

Politikaj teorioj[redakti | redakti fonton]

Liaj teorioj proksimas de tiuj de Rosa Luxemburg, kaj oponiĝas al la aŭtoritatismo de Lenino.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

« La demokratio, oni diras, estas la registaro de la popolo. Sed la popolo ne ekzistas, nur ekzistas la klasoj »
« La povo kiu renversos la kapitalismon, ne povas deveni neniam de nenie ekstera la grandan amason de la proletoj »

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Sindikatismo - Sovetoj, SAT-Broŝurservo, 1980