Norda Stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Norda stelo
Historio de esploro
Trovinto
Dato de trovo
Indikoj
Observaj datumoj
(Epoko {{{Epoko}}})
Speco
Spektroklaso F7
Rektascensio 02h 31m 48,7s
Deklinacio +89° 15′ 51″
Distanco 430 ± 30 lumjaroj
132 ± 8 parsekoj
Fota magnitudo (B)
Videbla magnitudo (V) 1,97
Konstelacio Malgranda Ursino
Radia rapido -17 km/s
Moviĝo:
 je rektascensio
 je deklinacio
Paralakso
Fizikaj propraĵoj
Maso 6
Radiuso 30 sunaj radiusoj
Absoluta magnitudo (V) -3,64
Lumeco 2200
Surfaca temperaturo 7200
Kvanto de pezaj elementoj
Aĝo
Propraĵoj
Listo de steloj
v  d  r
Information icon.svg

Norda Stelo (ankaŭ konata kiel Polusa Stelolatine: Polaris; science nomata: α UMi / α Ursae Minoris / Alpha Ursae Minoris) estas la plej hela stelo en la konstelacio Malgranda Ursino. Ĝi estas tre apuda al la norda ĉiela poluso (42' fore en 2006) tial ĝi estas la nuna polusa stelo.

La Norda Stelo estas 431 lumjaroj for de Tero, laŭ la astronomiaj mezuradoj de la satelito Hipparcos. Ĝi estas klasifikita kiel spektroklaso F7, aŭ hela giganto (II) aŭ supergiganto (Ib). Du pli malgrandaj steloj rondiras Nordan Stelon: α UMi B kaj α UMi Ab. Lastatempaj esploradoj sugestas ke ili eble estas parto de malstrikta stelamaso.

Norda stelo en pasinteco kaj estonteco[redakti | redakti fonton]

La terakso en spaco ne estas stabila kaj moviĝas malrapide rotacie. Kun periodo de ĉ. 25.700 jaroj, la platona jaro, ĝi precesias ĉirkaŭ la ekliptikan poluson, kiu situas en la konstelacio de la Drako. Pro tio la situo de la ĉielaj polusoj moviĝas. Pro la precesio arabaj astronomoj uzis Kochab kaj turkaj Yildun kiel polusan stelon.

Pro tia moviĝo de la ĉielaj koordinatoj la Norda Stelo daŭre moviĝetas al la poluso kaj atingos ghin en la jaro 2012 en distanco de nur 0° 28' 31". Post tiam ĝi iom post iom malproksimiĝos de la ĉiela poluso. Post ĉirkaŭ 13.000 jaroj Vego en la konstelacio de la Liro estos la nova polusa stelo. Tiu stelo jam estis polusa stelo dum neolitiko, antaŭ ĉirkaŭ 13.000 jaroj. Pro la pozicio de kelkaj megalitoj ebligas parte pruvi iajn efikojn.

Polaris estas duopa stelo kun akompananto de ŝajna heleco je 9m, for je 18,4", kiu estis malkovrita de Wilhelm Herschel en la jaro 1780. Ankaŭ la ĉefa stelo mem estas duobla, kio tamen videblas nur per spektroskopio.

Ĝis kiam oni malkovris, ke la norda stelo estas ŝanĝema stelo, ĝi utilis kiel rilatstelo (nulpunkto) por la skalo de heleco.

En la ĉielo[redakti | redakti fonton]

La stelaro Granda Ursino estas tre facile trovebla kaj en nordaj latitudoj tutjare videbla en la ĉielo. Se oni plilongigas imagan ligan linion inter la du plej brilaj malantaŭaj steloj d la granda ursino, ĉirkaŭ kvinoble, oni atingas preskaŭ precize la nordan stelon (la vera distanco inter tiu linio kaj la norda stelo estas ĉirkaŭ 1,5 lundiametrojn granda).

Alia maniero estas tiri imagan linion inter la unua timonstelo de la Granda Ursino kaj la meza stelo de Kasiopeo. La norda stelo troviĝas ĉirkaŭ en la mezo de tiu linio.

La situo de la Granda Ursino kaj de Kasiopeo dependas de la sezono, de la horo kaj de la latitudo de la spektanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]