Liro (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Liro
Liro
Latina nomo Lyra
(genitiva Lyrae)
Mallongigo Lyr
Imagata bildo
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 18h 10m 30s ... 19h 24m 0s
Deklinacio 25° 30' 0" ... 47° 30' 0"
Areo 286 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 52
Najbaraj konstelacioj Drako, Herkulo, Vulpo, Cigno
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 1
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 0,03
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -65° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -43° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Aŭgusto
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
v  d  r
Information icon.svg

Liro estas konstelacio de la tera ĉielo.

Vego estas kvina la plej brila stelo de nia ĉielo. Alia stelo de la konstelacio nomiĝas Sulafat, kio en la araba signifas testudo.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Orfeo ludante liron.

Laŭ la helena mitologio Hermeso konstruis la unuan liron per sep kordoj de ŝafinintestoj streĉitaj tra la karapaco de testudo. Hermeso donis ĝin al Apolono, kiu donis ĝin al Orfeo.

Orfeo estis la filo de Kaliopo, unu el la naŭ Muzoj. Li aldonis du novajn kordojn al la muzikilo kaj ludadis kantante dum sia tuta vivo. Kiam Orfeo mortis, lia liro estis deponita en la templon de Apolono. Neniu rajtis tuŝi ĝin plu.

Nuntempe ĝi muzikas, kiel konstelacio, en la nokta ĉielo kaj eble ĉarmas la Drakon, kies kapo situas supre. Apud la liro flugas la Cigno, kiu fakte estas Orfeo. Kune ili rondiras.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]