Orfeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Orfeo el la greka “Όρφεύς”, ne havas precizan etimologion, unuj opinias ke lia nomo devenas de “όρφνός”, [orfnos] , “obskura”, “όρφνη” [órfne], “obskureco”, eble pro tio ke la trakia poeto malsupreniris la malluman Hadeson serĉe de sia amatino Eŭridiko; aliaj, kiel Eduard Schurè, opinias ke lia nomo devenas el enantioza fenica termino Arfa, konstituita de aor, "lumo" kaj rophae, "kuraco", signifante tiu kiu kuracas pere de lumo.

La legendo diras ke Orfeo naskiĝis en Trakio kaj estis filo de Kaliopo la plej grava el la naŭ Muzoj kaj la reĝo Eagro. Aliaj diras ke li estis filo de Apolono. Li estis poeto, muzikisto kaj kantisto, ludis liron kaj citron kun tro da ĉarmo ke li ravis homojn kaj bestojn eĉ la arboj klinis siajn frondojn por aŭdi lin. Orfeo estis edukisto de homoj kaj kondukis la trakojn de la sovaĝeco al civilizo. Inicite en la misteroj li plenumis siajn religi-filozofiajn instruojn kaj vojaĝis tra la mondo. Revenante de Egiptio li disvastigis en Helaso la ideon de elaĉeto de eraroj kaj krimoj, la kulton de Dionizo kaj la misterojn de orfeismo. La poeto partoprenis la faman ekspedicion de la argonaŭtoj. Dum la vojaĝo li pacigis la ondojn pere de sia muziko kaj, per ĝi, li sukcesis eĉ nuligi la hipnotan efikon de la sirenaj kantoj kaj savi la ŝipon.

Kiam li revenis de la ekspedicio li edziĝis kun la nimfo Eŭridiko kiun li profunde amis eĉ konsiderante ŝin sian ĝemelan animon. Sed li ne estis feliĉa, ĉar lia amatino mortis pro serpentpiko kiam ŝi forfuĝis de Eristeo, la albelbredisto kiu provis seksatenci ŝin. La esoteristo kaj verkisto Edouard Shurè rakontas ke Eŭridica estis delogita kaj venenmortita de Aglaonica la sacerdotino de Hekato. Profunde malĝoja kaj afliktiĝinta pro la perdo de la edzino la granda trakia poeto decidis malsupreniri al la malluma Hadeso por rehavigi ŝin. Pere de sia citro kaj belsona voĉo Orfeo ravis la subteran mondon, eĉ la rado de Eksiono ĉesis turniĝi, la roko de Sizifo ĉesi retroruliĝi, Tantalo forgesis sian malsaton kaj soifon kaj la Danaidinoj ripozis de ilia senfina laboro plenigadi senfundan barelon. Kortuŝita de tre granda amfervoro Plutono kaj Persefono konsentis liberigi al li la edzinon. Sed la inferaj gedioj proponis al li tre malfacilan kodiĉon, ke li iru antaŭen kaj la edzino malantaŭe de li kaj dum la tuta piedirado, ĝis la eksteraj pordoj de la infero, li ne retronrigardu eĉ se io okazus malantaŭe. Li akceptis la tre mafacilan kondiĉon, sed kiam li estis preskaŭ atinganta la lumon, grandega dubo trafis lin: ĉu ŝi vere estas malantaŭ li, se okazas la malon? se Plutono trompis lin? Kun la menso bolanta de dubo kaj la koro plena de sopiro, li retronrigardis. Turniĝinte li vidis sian amatinon kvazaŭ vaporiĝantan kaj malaperantan en la ombro, mortantan je la dua fojo. Orfeo provis reveni al la infero, sed la pramisto Karono ne permesis. Priplorante la duan perdon la trakia poeto, fidela al sia amo kaj ne povante forgesi la edzinon, komencis malŝati ĉiujn virinojn de Trakio. Sentante sin malestimataj kaj malrespektataj de la fideleco de Orfeo al la edzina memoro, la Menadoj, furiozaj, disŝiris kaj senkapigis la poeton. La kapo de Orfeo falis en la maro kaj flosis ĝis la insulo Lesbo kie la enloĝantoj starigis tombon omaĝe al la muzikisto. Oni diris ke tie ĉe la tombo ofte aŭdiĝis liran sonon.

Orfeo estis alkondukita al Elizeo kie li amuzis la feliĉajn animojn pere sia muziko. La dioj transformis lian liron en konstelacion.

La orfea kulto influis la tutajn kaj filozofion kaj religion de Helenio, inkluzive Kristanismon. Pitagoro kaj Platono trinkis de tiu mistika fonto, la unua alkonformis sian tutan filozofion al orfeismo, Platono konfirmis la orfeisman dualecon en la homa naturo.

Interpretoj de la Mito[redakti | redakti fonton]

  • La mito de Orfeo reprezentas ja tutan inicadon kies pasaĵoj kaj personoj estas inicaj simboloj. Vere la mito reprezentas la ŝajnan morton de la inicito kiu spertinte transtomban vivon kaj sciinte pri spiritan realaĵo revenas por instrui la spiritajn valorojn al la karna homo. Eŭridica ja reprezentas la mortemon kaj la transformiĝon de la surteraj realaĵoj al kiuj la homo ne devas sin altiri. La perdo de la kapo, sidejo de la penso kaj racio, signifas la perdon de la saĝo.
  • En ilia Vortaro de Simboloj J.Chevallier kaj A. Gheerbtant faras la jenan komenton: ... eble ĝi (la mito de Oefeo) estas simbolo de balalanto kiu apenaŭ mildigis la malbonon, ne tute detruante ĝin kaj kiu mortis viktime de tiu malkapablo superi sian propran nesufiĉon. Je pli supera sfero ĝi signifus la strebon al idealo, pro kio li sinoferas nur per vortoj, ne per efektivaj agoj. Tiun transcendan idealon nur atingas tiu kiu radikale kaj efektive postlasas sian propran vantecon kaj la multecon de siaj deziroj. Ĝi simboligus la "manko de anima forto". Orfeo ne sukcesis eskapi de la kontraŭdiroj de siaj sopiroj al sublimado kaj al banalaĵoj, kaj mortis pro ne havi kuraĝon elekti. (DIES 569, 136-143).

La legendo en literaturo[redakti | redakti fonton]

La legendon de Orfeo rakontis la klasikaj aŭtoroj

Kelkaj de la multaj aliaj verkoj